Zviad Gamsaĥurdja

Zviad Konstantines ĵe Gamsaĥurdja (en la kartvela alfabeto: ზვიად გამსახურდია) (n. la 31-an de marto, 1939 - m. la 31-an de decembro, 1993) estis kartvela disidento, sciencisto kaj verkisto, kiu servis kiel la unua demokratie elektita Prezidento de la Kartvela Respubliko post la soveta epoko.

Zviad Gamsaĥurdja
Persona informo
ზვიად კონსტანტინეს ძე გამსახურდია
Naskonomoზვიად გამსახურდია
Naskiĝo31-an de marto 1939 (1939-03-31)
en Tbiliso
Morto31-an de decembro 1993 (1993-12-31) (54-jaraĝa)
en Dzveli Khibula
Mortis prosinmortigo vd
Mortis perpafvundo vd
TomboMtacminda vd
ReligioKartvela Ortodoksa Eklezio vd
Lingvojkartvelarusaanglafranca vd
ŜtatanecoSovetunioKartvelio vd
Alma materŜtata Universitato de Tbiliso vd
PartioRound Table—Free Georgia vd
Subskribo Zviad Gamsaĥurdja
Familio
PatroKonstantine Gamsakhurdia vd
Edz(in)oManana Archvadze-Gamsakhurdia • Dali Lolua vd
InfanojCotne Gamsaĥurdia • Konstantine Gamsakhurdia vd
Profesio
Okupopolitikistotradukisto • literaturhistoriisto • filologo • literaturkritikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Zviad Gamsaĥurdja naskiĝis en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso, en 1939. Li estis membro de konata kartvela familio: lia patro, la akademiano Konstantin Gamsaĥurdja (1893-1975), estis unu el la plej famaj verkistoj en la kartvela lingvo de la 20-a jarcento. Zviad estis filologo, kaj komencis labori kiel literatura tradukisto de la cirila alfabeto.

La soveta registaro estis tre nefleksebla kaj akra kontraŭ ĉia kartvela kultura esprimo ĉefe en la jardeko 1950. En 1955, Zviad Gamsaĥurdja establis sekretan junularan grupon (konata kiel Gorgasliani, reference al la antikva linio de kartvelaj reĝoj) kiu sin dediĉis al la cirkulado kaj diskonigado de malrespekto kontraŭ la homaj rajtoj. En 1956 estis arestita dum la manifestacioj en Tbiliso kontraŭ la soveta politiko rusigado, kaj denove arestata en 1958 pro disdonado de faldfolioj kaj kontraŭ-komunisma literaturo. Pro tio, li estis sendata dum ses monatoj al mensa institucio en Tbiliso, kie oni diagnozis ke li estas psikopato.

Li fariĝis tre konata 1972, dum kampanjo kontraŭ la koruptado, kiu verŝajne, okazis en la sino de la Kartvela Ortodoksa Eklezio.