Alianza Anticomunista Argentina | ||
---|---|---|
mortoskadro • terorisma organizaĵo | ||
Komenco | 1973 vd | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Ideologio | ||
Ĉefestro(j) | José Lofish Irrigates vd | |
La Alianza Anticomunista Argentina (AAA, Argentina Kontraŭkomunista Alianco), konata kiel Triple A (triobla A), estis grupo preskaŭmilitista kaj terorista de dekstra ekstremismo kaj peronismo de Argentino,[1] kiu murdis artistojn, intelektulojn, politikistojn de maldekstro, studentojn, historiistojn kaj sindikatistojn, krom uzi kiel metodojn minacojn, ekzekutadojn kaj perfortan malaperigon de personoj dum la 1970-aj jaroj[2][3][4]. Responsas pri la malaperigo kaj murdo de preskaŭ 700 personoj.[5]
Ties agado estis katalogitaj kiel krimoj kontraŭ la homeco fare de la federala juĝisto Norberto Oyarbide en 2006.[6] Ĝi rilatis kun la kolombia preskaŭmilitista organizo Alianza Americana Anticomunista, kies membrojn ĝi trajnis inter 1978 kaj 1980.