Antonie Janalíková | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1874 (1874-01-04) en Holešov |
Morto | 21-an de aŭgusto 1924 (1924-08-21) (50-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Antonie JANALÍKOVÁ (naskita la 4-an de januaro 1874 en Holešov; mortinta la 21-an de aŭgusto 1924) estis ĉeĥa instruistino, pacifistino kaj esperantistino.
Ŝi propagandis pacifismon, Esperantismon, liberan penson ktp. Dum la unua mondmilito ŝi estis arestita pro suspekto de nepatriota sinteno. Multe ŝi vojaĝis uzante Esperanton. Post ŝia morto por honorigi ŝian rememoron, oni eldonis broŝuron, kies kelkaj partoj propagandis Esperanton efikplene.
Ŝia patro estis advokata oficisto (notaria aktisto) en Holešov, en 1887 en Brno, kie li mortas en 1894. La 20-jara filino ricevas postenon de sub-instruistino en Bystřice pod Hostýnem. Ŝi parolis ruse, esperante, france, germane kaj angle, vojaĝis tra Svislando, Germanio, Belgio, Nederlando, Italio, Hispanio, Ruslando kaj Danlando.
En 1914 ŝi veturis kun koleginoj-instruistinoj Minaříková, Tošnarová kaj Zapletalová al UK en Parizo, kie ilin surprizis milito. Tuj ili fariĝis malamikoj kaj nur post kelkaj aventuroj ku helpo de esperantistoj kaj pentristo František Kupka ili revenis hejmen tra Ĝenovo. Sed hejme ŝi estis suspektata pri kontraŭŝtata agado kaj travivis tri malbelajn monatojn en Brno, en la strato Cejl, en unu ĉambro kun ŝtelistinoj kaj prostituinoj.
Enhavo de la broŝuro: