Egberto Gismonti
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Egberto Gismonti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1947 (1947-12-05) (76-jaraĝa) en Carmo |
Lingvoj | portugala • brazilportugala • franca • angla |
Ŝtataneco | Brazilo |
Familio | |
Edz(in)o | Rejane Medeiros |
Infanoj | Alexandre Gismonti • Bianca Gismonti |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto • gitaristo • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo • klasika gitaristo • kantoverkisto |
Verkoj | Sertões Veredas: Tributo à Miscigenação Em Família |
TTT | |
Retejo | http://www.gismonti-live.jp/ |
Egberto Gismonti (naskiĝinta la 5-an de decembro 1947 en Carmo (urboparto de Rio-de-Ĵanejro, federaciero Rio-de-Ĵanejrio)) estas brazila muzikisto. Li estas komponisto, pianisto, gitaristo, ludisto de akordiono respektive sanfono kaj flutisto. Lia verkado ne estas destinita al certa stilo: li kombinas ĵazon kaj Novan Muzikon kun brazila muziko.
Gismonti naskiĝis kiel filo de libanano kaj sicilianino. Li devenas el muzikista familio: Jam liaj avo kaj onklo direktis orkestrojn. Jam en la aĝo de kvin jaroj li komencis ludi pianon laŭ deziro de siaj gepatroj. Krom tio li ludis fluton, gitaron kaj klarneton. Siajn povojn pri la diversaj origine brazilaj gitarspecoj, ekzemple pri la violão, li akiris memlerne. Lerninte dum 15 jaroj klasikmuzikan pianludon en Rio-de-Ĵanejro kaj en Nova Friburgo, li ricevis stipendion por la studo de klasika muziko en Vieno, kiun li tamen rifuzis, por sin dediĉi al popularmuziko. En 1968 li publikigis sian komponaĵon O Sonho, kiun interpretis Os Três Morais. Malmultan poste li iris al Francujo, kie li studis kompozicion kaj instrumentadon je la pariza konservatorio ĉe Nadia Boulanger kaj Jean Barraqué.
Gismonti verkis en la sekva tempo kantojn por Marie Laforêt. Lia unua albumo Egberto Gismonti de 1969 estis influita de bosanovo. Nur sur la albumo Orfeo novo li sin prezentis ankaŭ kiel instrumentisto. Ekde 1973 li ludis okkordan specialgitaron, interalie je sonregistradoj kaj koncertoj kun Airto Moreira, Flora Purim, Herbie Hancock kaj Miles Davis.
Gismonti estis sur la tutmonda merkato tre sukcesa: la albumo registrita kune kun la brazila perkutinstrumentisto Naná Vasconcelos Dança das cabeças („Danco de la kapoj“) vendiĝis pli ol 200.000-foje.[1] Li prezentis je internaciaj festivaloj, ekzemple je la Berlinaj Ĵaztagoj aŭ la Internacia Ĵazfestivalo de Montrealo kaj plurfoje koncertvojaĝis ne nur kun Vasconcelos kaj propraj grupoj, sed ekzemple ankaŭ kun Jan Garbarek kaj Charlie Haden. Plue li ankaŭ kunlaboris kun Quincy Jones kaj Hermeto Pascoal, poste ankaŭ kun Maria Bethânia kaj Yo-Yo Ma.
Por havi pli liberecojn por sia muziko, Gismonti fondis en 1978 sian propran diskeldonejon Carmo, kiu ree alirebligas ankaŭ grandan parton de liaj malnovaj produktaĵoj, kiuj komence estis nur aperintaj en Brazilo, Francujo aŭ Italujo. Ekde la mezo de la 1970-aj jaroj li surdiskigis ankaŭ por la eldonejo ECM. En 2006 li kompletigis siajn sonregistraĵojn de orkestroverkoj per la suito Sertoes Veredas kun la kuba Camerata Romeu, samtempe li surdiskigis ku sia filo Alexandra la duojn Saudações.
Multinstrumentisto Egberto Gismonti kunigas en siaj komponaĵoj „folkloron, modernan ĉambromuzikon kaj ĵazon sur la denominatoro de plene memstara muziko“.[2] Laŭ Martin Kunzler li validas „pro sia kreopovo kaj originaleco kiel moderna posteulo de Heitor Villa-Lobos.“[2]
En 1977 Gismonti ricevis la Germanan Sondisko-Premion por Dança das cabeças, kiun la usona revuo Stereo Review omaĝis kiel Albumo de la Jaro.