Emana termoanalizo estas tekniko de termoanalizo, speciala formo de detektado de eventualaj eligitaj gasoj kiuj rezultas el la malkomponiĝo de radioaktivaj izotopoj.[1] Antaŭe oni enmetas radioaktivan substancon (ofte 228Torion aŭ 224Radiumon) en la solidan materialon studatan. Dum varmigo oni mezuras la eligon de la inerta gaso formita per radioaktiva malkombiniĝo, dum ĝi eliĝas pro fizikokemiaj procezoj. Tiel oni povas studi diversajn ŝanĝojn, ekzemple deshidratigon, polimorfan ŝanĝon, fandiĝon, kaj konverton de amorfa al kristala kombinaĵo. La avantaĝo de emana termoanalizo estas ke ĝi povas detekti strukturajn ŝanĝojn eĉ kiam la entalpio de reakcio estas nemezureble malgranda.
Ofte oni utiligas emanan termoanalizon kune kun aliaj termoanalizaj teknikoj.
Metodoj enmeti la radioaktivan substancon:
La transformiĝo de anatazo (TiO2) al rutilo donas nur etan bendon per diferenca termoanalizo kaj nenian masŝanĝon per masa temperatura analizo. Multaj studoj uzante emanan termoanalizon de 228Torio estas raportitaj. Super 700°C nur emana termoanalizo montras ke io okazas. Je 800-900°C anatazo sintras, kaj je 1050-1130°C anatazo transformiĝas al rutilo.