Esperanto sen Mitoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ziko van Dijk | |
Eldonjaro | 1999 | |
Urbo | Antverpeno | |
Eldoninto | Flandra Esperanto-Ligo | |
Paĝoj | 311 | |
Esperanto sen Mitoj estas libro verkita de Ziko van Dijk kaj eldonita de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) el Antverpeno. Unua eldono, 311-paĝa, aperis en la jaro 1999. La dua, prilaborita eldono, 367-paĝa, sekvis kvar jarojn poste.
La verko pritraktas la oftajn propagandajn kaj informajn pretendojn de la esperantistaro, kaj asertas ke multe da tiuj estas falsaj aŭ naivaj. Ĝi havigas al la leganto proponojn por plibonigo de Esperanto-propagando.
La libro konsilas, kion oni laŭ la aŭtoro inkluzivu en informado pri Esperanto kaj kion ne. Same ĝi instruas, kiujn reklamajn formulojn la aŭtoro konsideras nepre evitendaj kaj kiujn konvenaj por publika varbado.
La libro laŭrubrike tralumigas ĉion, kio laŭ la aŭtoro konsistas el mitoj el la tradicia Esperanto-propagando. Jen la traktataj kampoj:
Ĉi tiu artikolo estas plene aŭ parte bazita sur artikolo "Esperanto sen mitoj" de Pejno Simono el la internacia magazino Monato, kun permeso de la eldonejo. Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato. |