Fernando Arrabal
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Fernando Arrabal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Fernando Arrabal | |||||
Naskonomo | Fernando Arrabal Terán | ||||
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1932 (1932-08-11) (91-jaraĝa) en Melilo, Dua Hispana Respubliko | ||||
Lingvoj | hispana • franca vd | ||||
Loĝloko | Parizo vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo poeto romanisto verkisto dramaturgo filmreĝisoro aktoro pentristo vd | ||||
Aktiva dum | 1952– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q5968271 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fernando ARRABAL (naskiĝis la 11-an de aŭgusto de 1932 en Melilla, Hispanio) estas hispana dramverkisto kun verkoj kaj en la hispana kaj en la franca.
Li lernis skribi kaj legi en Ciudad Rodrigo Provinco Salamanko (li ricevis je sia 10aĝo nacian premion por inteligentegaj infanoj) kaj studis en universitato en Madrido.
Kiam li estis infano, li suferis pro mistera malapero de la patro, mortkondamnita kaj poste skapita. Ŝajne tiu ŝoko kaŭzis specifan obsedon en la estonta verkisto.Li reĝisoris sep filmojn. Li aperigis dek kvar romanojn, kelkajn eseojn kaj sian faman Carta al General Franco (Letero al la generalo Franko) dumvive de la diktatoro. Lia tuta teatro eldonita en kelkaj lingvoj estis publikita laŭ du volumoj kaj pli ol du mil paĝoj.
Kun Alejandro Jodorowsky kaj Roland Topor li fondis en 1963 la Panikan Grupon. Inter liaj influoj oni elstarigis Kafka, Jarry, Sade, Artaud, ktp. Tio estas, li estas ribelema, perfortema, revolucia dramaturgo, bohemia kaj ceremonia. Li ekziliiĝis en Francion ekde 1955 kaj de tiam li loĝis tie. Tamen ekde la demokrata epoko, li tre ofte estas en Hispanio.
Spite sian kontraŭpopolan konduton, li ricevis multajn premiojn (Granda Teatra Premio de la Franca Akademio, la premioj Nabokov por romanoj kaj Espasa por eseoj, la premio "Monda Teatro" ktp.). Pro siaj romanoj li ricevis en Hispanio la premion Nadal.
La Patafizika Lernejo donis al li la titolon transcenda satrapo, kiun nur malmultaj gravuloj ricevis, kiel Marcel Duchamp, Eugène Ionesco, Man Ray, Boris Vian, Dario Fo, Jean Baudrillard kaj Umberto Eco. La 14-an de julio 2005 Fernando Arrabal ricevis membrecon en la Honora Legio.
Unu el liaj teatraĵoj pli gravaj kaj konataj estas El arquitecto y el emperador de Asiria (La arkitekto kaj la imperiestro de Azirio), panika verko, verkita en la dua epoko de lia teatra verkado. Alia tre konata kaj ludata estas Pic-Nic ("Pikniko sur la batalkampo") kie oni kunigas surealismon kun absurdeco, humuro kaj falsa ĉiutaga situacio, nome soldato inter frontoj de du armeoj kiuj bombardadas sin unu la alian ricevas dimanĉan viziton de siaj gepatroj kiuj planas -kaj sukcesas- pikniki tie.
Inter romanoj tre premiata estis La torre herida por el rayo (Turo vundita de fulmo) kie la aŭtoro revolucie inkludas ŝakon kiel parto de la evoluo de la agado.
Li aperigis librojn kun bildoj de Pablo Picasso, Salvador Dalí, René Magritte, ktp., inter kiuj elstaras
Cento da verkoj en deknaŭ volumoj:
Jenaj teatraĵoj estis esperantigitaj kaj surscenigitaj :
La Kia koincido-prezentaĵo de la kontraŭmilita, absurda verko Pikniko sur la batalkampo premieris en la IJK 1986 en Israelo: pro la tre striktaj regularoj pri sekureco ĉe la limoj de Israelo, absolute neeblis entransporti en la landon la necesajn teatrajn kostumojn kaj rekvizitojn - soldatajn uniformojn, armean telefonon, falsajn mitralojn kaj grenadojn aŭ pikdraton. Ĉion do necesis kaj eblis prunti el la stokoj de la israela armeo. Pro la fakto ke la rolon de unu soldato plenumis juna aktorino (la germanino Judith Jackson), kaj ke en plej multaj landoj ekster Israelo almenaŭ tiutempe virinaj soldatoj ankoraŭ estis tre rara fenomeno, la scenaro do ŝajnis tre klara aludo al la absurde tensia daŭra militostato en Israelo.
Fernando Arrabal realigis sep filmojn kiel reĝisoro: