Jaan TÕNISSON (Jaan TENISSON), estono, antaŭe tajloro, nun kampulo. Nask. 30 sept. 1864 en Viljandimaa. Kiel paŝtista knabo lernis volapükon. E-isto de 1891. Unu el la unuaj E-pioniroj en Estonujo. Iniciatis la movadon en Narva, kaj en la tuta lando. Eldonis je propra kosto E-aĵojn kaj propilojn, subtenis la eldonadon de lernolibroj. Fondis en Narva la unuan E-librovendejon, presejon kaj bibliotekon. Korespondis kun Z. Dum la estona-rusa milito en 1919 brulego detruis lian tutan havaĵon, la E presejon ktp. tiam li transloĝiĝis al kamparo, malaktiviĝis, perdante pro la katastrofo siajn energion kaj bonhumoron.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |