Jeŝivo - hebree ישיבה, latinliterigite Jeŝiva, pluralo ישיבות, Jeŝivot - laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel Reta Vortaro estas "juda religia porvira lernejo"[1]. Pli detale difineblas, ke temas pri plurjara altlernejo, kie plejparte viraj lernantoj dediĉas sin al studado de Torao, Tanaĥo kaj aparte de Talmudo. Tradicie, sukcesa studado en jeŝivo estas kondiĉo por iĝi rabeno, sed eblas studi tie ankaŭ en simpla deziro bone plenumi la judan kredon, sen inklino iĝi profesia rabeno.
Estas du tradiciaj studofinaj niveloj: Jeŝiva gedola (ישיבה גדולה, laŭvorte "granda jeŝivo") kaj Jeŝiva ketana (ישיבה קטנה, laŭvorte "eta jeŝivo"). En Usono la pli alta nivelo ankaŭ nomatas laŭ la aramea vorto Metivta aŭ Mesivta (מתיבתא, "akademio"). Jeŝivo por edziĝintaj viraj studantoj nomiĝas Kollel (כולל, „kunveno“).
Tradicie oni ne permesis al virinoj studi en Jeŝivo, sed ekde la dua duono de la 20-a jarcento en iuj modernaj institucioj de ortodoksa judismo por ili estas la ebleco akiri jeŝivan finstudan gradon.
La gvidanto de jeŝivo havas la titolon "Roŝ Jeŝiva" (ראש ישיבה).
„ La hebrea estis la lingvo de skribado kaj preĝado. Preskaŭ ĉiu juda knabo lernis ĝin en ĥedero, juda religia bazlernejo, por ke li povu legi la Hebrean Biblion kaj preĝi hebree. Nur elstaraj lernantoj daŭrigis sian lernadon ĝis sia geedziĝo en jeŝivo, kie oni lernis ĉefe la Talmudon en la hebrea kaj la juda aramea, diskutante en la jida. Tre malofte, kiam oni renkontis judojn el neaŝkenazaj komunumoj, oni uzis la hebrean kiel komunan parolan lingvon. Rabenoj kaj aliaj kleruloj skribis ĉefe religiajn aferojn hebree. Kaj en la dua duono de la 19-a jarcento oni komencis skribi sekularan literaturon en la hebrea. La jida estis la lingvo de ĉiutaga parolado. Ĝi estis la denaska lingvo de preskaŭ ĉiuj membroj de la tradiciaj aŝkenazaj komunumoj. Oni uzis ĝin ĉefe kiel parolan lingvon. Tamen oni komencis uzi ĝin pli kaj pli ofte ankaŭ kiel skriban lingvon. Kaj en la dua duono de la 19-a jarcento oni komencis skribi sekularan literaturon en la jida. ”