Jean-Jacques Boissard
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Jean-Jacques Boissard (1528-1602) | ||
---|---|---|
poeta Francicus | ||
Persona informo | ||
Jean-Jacques Boissard | ||
Naskiĝo | 1528 en Besançon Francio | |
Morto | 30-a de oktobro 1602 en Metz Francio | |
Etno | Francoj vd | |
Lingvoj | latina • meza franca • franca • germana vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo | |
Familio | ||
Parencoj | Hugues Babet (en) (patrina onklo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto desegnisto verkisto vidartisto vd | |
Aktiva dum | 1543–1602 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean-Jacques Boissard (1528-1602) (naskiĝis en Besançon en 1528 - mortis en Metz la 30-an de oktobro 1602) estis franca filologo, antikvaĵisto, latinisto kaj poeto.
Li edukiĝis en Loveno, sed kaŝe forlasis la seminarion de la urbo kaj travojaĝis Germanion kaj Italion, kie li restis dum multaj jaroj, vivinte kelkfoje eĉ plej mizere. Lia restado en Italio vekis en li la gusto pri antikvaĵoj, kiujn li kolektis en Romo kaj najbaraĵoj. Pli malfrue li vizitis la grekajn insulojn, sed kaŭze de malsano li devis reiri al Romo. Tie ĉi li kompletigis sian kolekton kaj poste reiris al Francio. Ĉar ne permesiĝis publike konfesi la protestantan religion, kiun li antaŭe brakumis, li retiriĝis al Metz, kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj.
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Francio, poeto kaj latinisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Homoj |