Julius Patzelt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1857 (1857-05-09) en Groß-Schönau, Germanio (hodiaŭ Velký Šenov, Ĉeĥio) |
Morto | 17-an de januaro 1927 (1927-01-17) (69-jaraĝa) en Obergrund, Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ: Horní Podluží, Ĉeĥio) |
Lingvoj | Esperanto • germana • ĉeĥa |
Nacieco | germano |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | fondinto de diversaj E-grupoj, gvidis kursojn, eldonis la E-gazeton "La Migranto" |
Julius PATZELT (pacelt) (naskiĝis la 9-an de majo 1857 en Groß-Schönau, Germanio - hodiaŭ Velký Šenov en Ĉeĥio - mortis la 17-an de januaro 1927 en Obergrund, Ĉeĥoslovakio, hodiaŭ Horní Podluží en Ĉeĥio), estis ĉeĥoslovaka germana esperantisto. In estis konata sub la kromnomo„Tausendkünstler“ (La ĉielertulo), la GEL-organo "Marto" nomis lin PAZELT , ekz. en la nekrologo, 1927, n-ro 2, p. 9.
Profesie li estis horloĝisto kaj fortepiana agordisto.
Pioniro de Esperanto en Aŭstrio-Hungarujo, vera apostolo en norda Bohemujo. Korespondis kun Zamenhof. Fondis multajn grupojn kaj gvidis konstante kursojn. Eldoninto de l' gazeto: La migranto kaj de pluraj Esperanto-lerniloj. Sur lian tombon en la tombejo de Horní Podluži GEL starigis monumenton. Sur la tomboŝtono estas surskribo: Julius Pazelt, * 9. V. 1857, 17. I. 1927, (stelo), Per laboro al honoro!, Bund deutscher Esperantisten seinem Vorkämpfer.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |