Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino • honora doktoro de la Universitato de Vieno • honorary doctorate of the University of Graz • Cameron Prize of the University of Edinburgh vd
Julius Wagner-Jauregg (7a de Marto 1857 – 27a de Septembro 1940) estis aŭstriakuracisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1927, kaj estis la unua psikiatro kiu atingis tion. Lia Nobel-premio rilatis al "lia malkovro de la terapeŭta valoro de malaria inokulado en la traktado de frenezeco nome "dementia paralytica".[1]
La ĉefa laboro farita de Wagner-Jauregg tra sia tuta vivo rilatis al la traktado de mensa malsano enkondukante febron, alproksimiĝo tiam konata kiel "piroterapio". En 1887 li esploris la efikojn de febraj malsanoj sur psikozo, farante uzadon de erizipelo kaj de tuberkulino (malkovrita en 1890 de Robert Koch). Ĉar tiuj metodoj de traktado ne bone funkciis, li klopodis ed in 1917 la inokuladon de parazitoj de malario, kio montriĝis tre sukcesa en la kazoj de "dementia paralytica", okazigita pro neŭuro-sifiliso, tiam mortiga malsano.[2] Oni observis, ke kelkaj el tiuj kiuj disvolvigis altajn febrojn povis esti kuravitaj el sifiliso. Tial, el 1917 ĝis mezo de la 1940-aj jaroj, malario inokulita per la malplej agresa parazito, nome Plasmodium vivax, estis uzata kiel traktado por triaranga sifiliso ĉar tio produktis longdaŭrajn kaj altajn febrojn (formo de piroterapio). Tio estis konsiderata akceptebla risko ĉar la malario povis poste esti traktita per kinino, kio jam estis disponebla tiam. Tiu malkovro havigis al li la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1927. Lia ĉefa publikaĵo estis libro titolita Verhütung und Behandlung der progressiven Paralyse durch Impfmalaria (Preventado kaj traktado de progresa paralizo per malaria inokulado) en la Memorvolumo Handbuch der experimentellen Therapie, (1931). Tiu tekniko estis konata kiel malarioterapio; tamen, ĝi estis danĝera, kaj mortigis ĉirkaŭ 15% el la pacientoj, kaj tial ĝi jam ne estas uzata.[3]
Ĉirkaŭ siaj lastaj tagoj Wagner-Jauregg estis influita de la Hitlera Germana naciismo, kaj iĝis kontraŭsemita[4] kaj simpatianto de Naziismo.[5] Dokumenta pruvaro indikas, ke li apogis la Naziisman partion tuj post la invado de Aŭstrio en 1938 fare de la Nazia Germanio.[6][7][8][9] Tamen, komisiono por sennaziigo en Aŭstrio trovis, ke lia kandidatiĝo por membriĝo en la NSDAP estis malakceptita "...sur bazo de raso", ĉar lia unua edzino Balbine Frumkin estis juda.[10]
Magda Whitrow. Julius Wagner-Jauregg (1857–1940). London: Smith-Gordon, 1993.
Neugebauer, Wolfgang / Scholz, Kurt / Schwarz, Peter (Eld.), Julius Wagner-Jauregg im Spannungsfeld politischer Ideen und Interessen - eine Bestandsaufnahme. Beiträge des Workshops vom 6./7. November 2006 im Wiener Rathaus (Frankfurt am Main u.a., Peter Lang, 2008) (Wiener Vorlesungen: Forschungen, 3).