Komisiono de Danubo
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Komisiono de Danubo | ||
---|---|---|
Дунайская комиссия | ||
internacia organizaĵo • river management body | ||
Komenco | 11-a de majo 1949 vd | |
Sidejo | Budapeŝto | |
Fondinto(j) | Sovetunio • Popola Respubliko Bulgario • Popola Respubliko Rumanio • Dua Hungara Respubliko • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Ukraina Soveta Socialisma Respubliko • Respubliko Ĉeĥoslovakio (1948–60) vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Komisiono de Danubo aŭ (Internacia) Danuba Komisiono estas eŭropa organizo pri navigado, transporto laŭ Danubo.
La organizo estis fondita en 1921 por administrado pri ŝipebla parto de Danubo kaj ties alfluantoj, deklaritaj pli frue internacia ŝipvojo. En la komisiono sidis - krom Germanio - 2-2 reprezentantoj de la bordaj ŝtatoj kaj 1-1 reprezentanto de Britio, Francio, Italio (pli fruaj membroj de la Eŭropa Danuba Komisiono). En 1939 - sen atento pri interkonsento de 1921 - membrigis Germanion tri ŝtatoj el la 12 subskribaj ŝtatoj (Anglio, Francio kaj Rumanio). Germanio influis inter 1941-1945 la internacian administradon de Danubo.
Post la dua mondmilito, la belgrada konferenco verkis la Belgradan interkonsenton (18-an de aŭgusto 1948) kaj fondis la novan Danuban Komisionon (Commission du Danube). En tiu partoprenis nur la bordaj ŝtatoj: Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Ukrainio, Sovetunio kaj Jugoslavio. Aŭstrio aliĝis en 1960, Germanio ekde 1957 partoprenas kun fakspertuloj.
La belgrada interkonsento donis la administradon al la bordaj ŝtatoj, sed deklaris, ke militŝipoj de la ne-danubaj lando ne rajtas veturi sur Danubo.
La Komisiono okupiĝas pri ŝipado, riverreguligo, konsilado, dogan- kaj aliaj aferoj.
La Komisiono havas ĉefsidejon en Budapeŝto, ekde 1953.