Norman Keith Roscoe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de februaro 1891 en Kembriĝo |
Morto | 1947[1] en la hejmurbo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Norman Keith ROSCOE (rosko) estis angla asekuragento, diplomato[1] kaj esperantisto. Li naskiĝis la 24-an de februaro 1891 en Kembriĝo, studis en Triunua kolegio de sia hejmurbo,[1] estis esperantisto de 1918 kaj mortis[1] en 1947. Inter la jaroj 1915 kaj 1931 li loĝis en Japanio, kaj deĵoris ĉe la brita ambasadorejo en Tokio.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |