Saltu al enhavo

Oldřich Arnošt Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Oldřich Arnošt Fischer
Persona informo
Naskiĝo27-a de septembro 1955
en Třebíč
LingvojĉeĥaEsperanto
ŜtatanecoĈeĥio
Okupo
Okupoesperantistobestokuracisto
vdr

Oldřich Arnošt FISCHER (naskiĝis la 27-an de septembro 1955 en Třebíč) estas moravia esperantisto. Laŭprofesie bestkuracisto laboranta kiel esploristo kaj tradukisto; li gradiĝis per ekzameno pri ĉasado, sed li ĉasas nur per fotilo. Li esperantiĝis en 1999 kaj vivas en Brno. Li publikigis kelkajn verkojn pri bestoj uzante proprajn fotojn.

Verkaroredakti fonton

  • Kun fotilo inter libeloj (2016)
  • Skaraboj, papilioj kaj aliaj insektoj antaŭ objektivo (2017)
  • Ie sub niaj piedoj (2018)
  • Ekkompreni neparolantojn (2019)

Tradukojredakti fonton

  • Leif Nordenstorm: Arne, syn náčelníka (KAVA-PECH, 2013)
  • Blanka Fišerová: Ĉerkoturneo (2015)

Eksteraj ligilojredakti fonton

Liaj oftaj prelegoj en la Klubo de esperantistoj en Brno estas elŝuteblaj en la kluba retejo: [1]

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov