Ottó Süpek | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1928 (1928-02-14) en Marcaltő |
Morto | 29-an de marto 1995 (1995-03-29) (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1950) Türr István Gimnázium és Kollégium (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto tradukisto ![]() |
Ottó Süpek [ŝupek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Süpek Ottó estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
Ottó Süpek[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1928(nun 1928-02-14) en Marcaltő, li mortis la 29-an de marto 1995 en Miskolc (laŭ alia informo en Budapeŝto).
Ottó Süpek maturiĝis en benediktana gimnazio en Pápa en 1948, sed inter 1944-1946 li estis soldatkandidato, poste militkaptito reveninta el Francio. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952, poste li estis samloke asistanto (1959-1963). Li kandidatiĝis en 1962, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis katedrestro inter 1970-1990, sed li prelegis ankaŭ en privata pseŭdouniversitato hu:Miskolci Bölcsész Egyesület. Lia literatura esploro fokusiĝis al François Villon. Li edziĝis en 1953 kaj 2 filinoj naskiĝis, li ricevis francan premion en 1978, hungarajn en 1983 kaj 1993.