Las Tunas estas provinco en la orienta regiono de Kubo.
Laŭ la stato de 2010 en la provinco vivis 536 027 loĝantoj sur areo de 6 595,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 81 loĝantoj/km². La provinco estas dividita en ok municipoj: Amancio, Colombia, Jesús Menéndez, Jobabo, Majibacoa ,Manatí, Puerto Padre, Las Tunas.
Pere de dekreto establiĝis nova politika kaj administra divido de la teritorio en 14 provincoj kaj speciala municipo unue nomata Isla de Pinos (Pinar-insulo) kaj poste Isla de la Juventud (Junulara Insulo). La nomo de Las Tunas havas sian historion en la okcidenta regiono de la nuntempa municipo Las Tunas kie la aborigenoj starigis en la loko antaŭ kvar jarcentoj la kazikejon (vilaĝo regata de la kaziko: estro de la tribo) de Cueibá. En la jaro 1603 jam ekzistis en la regiono la kazikejo Hato de Las Tunas, tiel nomata pro la eblecoj kiujn ofertis la loko por la bovbredado kaj disvolviĝo de la brutaro, plataĵo fekunda kaj riĉa je abunda paŝto kie kreskis specion de kserofitaj plantoj populare konataj kiel nopaloj (hispane: tunas). Tial "Las Tunas" signifas La Nopaloj-n.