Sam Altman
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Sam Altman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Samuel Harris Altman |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1985 (1985-04-22) (39-jaraĝa) en Ĉikago |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | San-Francisko |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Stanford • John Burroughs School |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto • programisto • entreprenisto |
TTT | |
Retejo | https://blog.samaltman.com/ |
Sam H. Altman (naskita la 22-an de aprilo 1985) estas usona entreprenisto, investisto, programisto kaj blogisto[1]. Li estas la ĉefoficisto de Open AI kaj la antaŭa prezidanto de Y Combinator. [2] [3]
En 2005, en la aĝo de 19, [4] Altman kunfondis kaj estis ĉefoficisto de Loopt, [5] lokbazita socia reto por poŝtelefona aplikaĵo. Post enspezi pli ol 30 milionojn USD en riskkapitalo, Loopt fermiĝis en 2012 post malsukceso por atingi ĝiajn celojn. Ĝi estis aĉetita de la firmao Green Dot kontraŭ 43,4 milionoj da dolaroj [6] [7].
Li investas en multaj kompanioj, inkluzive de Airbnb, Stripe, Reddit, Asana, Pinterest, Teespring, Zenefits, FarmLogs, True North, Shoptiques, Instacart, Optimizely, Verbling, Soylent, Reserve, Vicarious, Clever, Notable PDF (nun Kami) [8][9] kaj Change.org [10].
Li estis ĉefoficisto de Reddit dum ok tagoj en 2014 post kiam antaŭa CEO Wong eksiĝis [11]. Li sciigis la revenon de Steve Hoffman kiel Ĉefoficisto la 10-an de julio 2015 [12].
Li estas la prezidanto de la direktoraro de Helion kaj Oklo, du kompanioj pri nuklea energio. Laŭ li, nuklea energio estas unu el la plej gravaj areoj en teknologia evoluo. [13]
Altman estas la ĉefoficisto de Open AI, profitcela esplorfirmao kies celo estas progresigi artefaritan inteligentecon en maniero kiel kiu profitigos la homaron kiel eble plej multe, anstataŭ kaŭzi damaĝon. [14]
En 2023 li aperis en la ĉiujara Time 100 listo de revuo Time [15].
En 2019, Altman okazigis kvestiston ĉe sia hejmo en San Francisco por Demokrata prezidenta kandidato Andrew Yang [16].
En majo 2020, Altman donacis 250,000 USD al la "La Ponto al Usono en la 21-a Jarcento", SUPER PAC kiu subtenis Demokratan prezidentan kandidaton Joe Biden [17][18].