Ĉangvon

Ĉangvon (en korea 창원시) estas milionurbo, universitata urbo, kaj grava marhaveno en Sud-Koreio en provinco Sud-Gjeongsang.

Larĝa bildo pri universitato en Ĉangvon
Ĉangvon
specialstatusa urbo de Sud-Koreio • urbo en Sud-Koreio • urbo • dua-nivela administra teritoria unuo
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 009 998  (2023) [+]
Loĝdenso1 372 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 128° 41′ O (mapo)35.228055555556128.6811111111135° 14′ N, 128° 41′ O (mapo) [+]
Alto2 m [+]
Areo736,3 km² (73 630 ha) [+]
Ĉangvon (Suda Koreio)
Ĉangvon (Suda Koreio)
DEC
Ĉangvon
Ĉangvon
Situo de Ĉangvon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Changwon [+]
vdr
Urboparta panoramo de Ĉangvon
Avenuo en Ĉangvon
Urbodomo de Ĉangvon

Bazaj informoj

Geografio

Marborda Gvardio
Policejo en Ĉangvon

Ĉangvon situas laŭ la sudorienta marbordo de la lando ĉirkaŭita de serio de montoj. Ankaŭ insuloj estas parto de la milionurbo. Seulo troviĝas 300 km [1].

Historio

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Ekde 209 la loko havis diversajn nomojn. La vera Ĉangvon naskiĝis en 2010, tiam 3 najbaraj urboj estis kunfanditaj.

Ekonomio

Ĉangvon estas konata kiel peza industria grandurbo. En 1974 la urbo estis nomumita "Areo de Industria Disvolviĝo No. 92." Rezulte la grandurbo estis evoluigita kaj signife vastigita.

Klimato

Jare averaĝe pluvas en Ĉangvon 1545 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter aprilo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 15 °C, ĝi varias laŭ la monatoj inter 11-19 °C. Ĉefe en januaro la temperaturo foje falas sub frostopunkto.

Trafiko

Ĉangvon havas internacian flughavenon (35 km fore de la urbocentro) kaj armean kaj ekonomian havenojn. La kontaktoj trajne kaj voje estas bonaj. En la urbo metroo funkcios en 2021. Helpas la trafikon ankaŭ kvin mil prunteblaj bicikloj.

Ĝemelurboj

Fontoj