Ĉeĥlingva Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 21 feb. 2024. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj.La stabila versio estis patrolita je 21 feb. 2024.
La Ĉeĥa Vikipedio (ĉeĥe Česká Wikipedie) estas la eldono de Vikipedio en la ĉeĥa lingvo.
Ĉeĥlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | cs.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | ĉeĥa |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 26-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 545 332 |
Profundeco | 50.8 |
Paĝoj | 1 530 853 |
Redaktoj | 23 817 401 |
Uzantoj | 658 298 |
Aktivaj uzantoj | 2 499 |
Administrantoj | 32 |
Dosieroj | 1 |
Historio de fondiĝo
Ĝi estis unue lanĉita la 3-an de majo 2002, sed tiam kun anglalingva interfaco kaj sen artikoloj kaj aktiva redaktantaro. Unua administranto de la Ĉeĥa Vikipedio estis ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu nur kelkajn tagojn antaŭe dum la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Dobřichovice renkontiĝis kun usona esperantisto Chuck Smith kaj je lia instigo tradukis el esperanto en la ĉeĥan longan tekston por la ĉefpaĝo.[1] "La tekston mi sekve sendis al alia usona esperantisto Brion Vibber. Tiu alŝutis la tekston en Vikipedion kaj mi nur poste vidis, ke iujn aferojn mi tradukis malbone kaj mi petis Brion pri korekto. Li donis al mi la rajton miajn erarojn korekti kaj tiel mi fariĝis "administranto", tute sen voli korekti iun alian."
Ligiloj
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Česká Wikipedie en la ĉeĥa Vikipedio.
Literaturo
- Blahuš, Marek. (2023) Jak se zrodila česká Wikipedie, 1‑a eldono (ĉeĥe), Praha: Wikimedia Česká republika. ISBN 978-80-909009-2-9.