Ĉeĥlingva Vikipedio

Vikipedio en ĉeĥa lingvo

La Ĉeĥa Vikipedio (ĉeĥe Česká Wikipedie) estas la eldono de Vikipedio en la ĉeĥa lingvo.

Ĉeĥlingva Vikipedio
Retadresocs.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvoĉeĥa
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 28-a de aprilo 2024
Artikolnombro545 480
Profundeco50.8
Paĝoj1 531 267
Redaktoj23 823 508
Uzantoj658 587
Aktivaj uzantoj2 470
Administrantoj32
Dosieroj1
v • d • r

Historio de fondiĝo

Ĝi estis unue lanĉita la 3-an de majo 2002, sed tiam kun anglalingva interfaco kaj sen artikoloj kaj aktiva redaktantaro. Unua administranto de la Ĉeĥa Vikipedio estis ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu nur kelkajn tagojn antaŭe dum la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Dobřichovice renkontiĝis kun usona esperantisto Chuck Smith kaj je lia instigo tradukis el esperanto en la ĉeĥan longan tekston por la ĉefpaĝo.[1] "La tekston mi sekve sendis al alia usona esperantisto Brion Vibber. Tiu alŝutis la tekston en Vikipedion kaj mi nur poste vidis, ke iujn aferojn mi tradukis malbone kaj mi petis Brion pri korekto. Li donis al mi la rajton miajn erarojn korekti kaj tiel mi fariĝis "administranto", tute sen voli korekti iun alian."

Ligiloj

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Česká Wikipedie en la ĉeĥa Vikipedio.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj