Ĉeantarkto

Regiono en la suda hemisfero kiu estas ĝuste norde de la antarkta regiono.
(Alidirektita el Ĉeantarkta)

Ĉeantarkto estas mondoregiono de la Suda Hemisfero, situanta tuje norde de la regiono Antarkto. Tio celas proksimume la latitudojn inter la 46a paralelo suda kaj la 60a paralelo suda sude de Ekvatoro. La ĉeantarkta regiono inkludas multajn insulojn en la sudaj partoj de la Hinda Oceano, Atlantika Oceano kaj Pacifika Oceano, ĉefe tiuj situantaj norde de la Antarkta Konverĝo. Ĉeantarktaj glaĉeroj estas, laŭ difino, situantaj sur insuloj ene de la ĉeantarkta regiono. Ĉiuj glaĉeroj situantaj en la kontinento Antarkto estas laŭ difino konsiderataj Antarktaj glaĉeroj.

La Antarkta regiono kaj ties limaro, nome la Antarkta Konverĝo.

Geografio

Jenaj povas esti konsiderataj ĉeantarktaj insuloj:

Nomo de insularoKoordinatoj[1][2]Oceano[1]Postulata de
Antipodaj Insuloj49° 40′ S 178° 46′ O / 49.667 °S, 178.767 °O / -49.667; 178.767 (Antipodes Islands) (mapo)Pacifika OceanoNovzelando
Aŭklandoj50° 42′ S 166° 05′ O / 50.700 °S, 166.083 °O / -50.700; 166.083 (Auckland Islands) (mapo)Pacifika OceanoNovzelando
Bounty Insularo47° 45′ S 179° 03′ O / 47.750 °S, 179.050 °O / -47.750; 179.050 (Bounty Islands) (mapo)Pacifika OceanoNovzelando
Buvet-Insulo54° 26′ S 03° 24′ O / 54.433 °S, 3.400 °O / -54.433; 3.400 (Bouvet Island) (mapo)Atlantika OceanoNorvegio
Kampbela Insularo52° 32′ S 169° 08′ O / 52.533 °S, 169.133 °O / -52.533; 169.133 (mapo)Pacifika OceanoNovzelando
Krozet-Insuloj46° 25′ S 51° 59′ O / 46.417 °S, 51.983 °O / -46.417; 51.983 (Crozet Islands) (mapo)Hinda OceanoFrancio
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (HIMI)53° 04′ S 73° 00′ O / 53.067 °S, 73.000 °O / -53.067; 73.000 (HIMI) (mapo)Hinda OceanoAŭstralio
Kergelenoj49° 15′ S 69° 35′ O / 49.250 °S, 69.583 °O / -49.250; 69.583 (Kerguelen Islands) (mapo)Hinda OceanoFrancio
Makvora Insulo54° 38′ S 158° 52′ O / 54.633 °S, 158.867 °O / -54.633; 158.867 (Macquarie Island) (mapo)Pacifika OceanoAŭstralio
Princ-Eduardaj Insuloj46° 46′ S 37° 51′ O / 46.767 °S, 37.850 °O / -46.767; 37.850 (Prince Edward Islands) (mapo)Hinda OceanoSudafriko
Sud-Georgio54° 30′ S 37° 00′ U / 54.500 °S, 37.000 °U / -54.500; -37.000 (South Georgia Group) (mapo)Atlantika OceanoGranda Britio
Sud-Sandviĉinsuloj57° 30′ S 27° 00′ U / 57.500 °S, 27.000 °U / -57.500; -27.000 (South Sandwich Islands) (mapo)Atlantika OceanoGranda Britio
Tini Heke48° 01′ S 166° 32′ O / 48.017 °S, 166.533 °O / -48.017; 166.533 (The Snares) (mapo)Pacifika OceanoNovzelando

Flaŭro kaj faŭno

Tiu aspekto estas priskribita en la artikolo antarkta ekozono.

Vidu ankaŭ

Referencoj