Ĉufutkaleo

loĝloko en Krimeo

Ĉufut-Kaleo (ruse Чуфут-Кале, ukraine Чуфут-Кале, krime-tatare Çufut Qale) estas mezepoka urbo-fortreso en Krimeo, kiu situas sur lateritorio de la Baĥĉisaraja distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, 2,5 km oriente deBaĥĉisarajo. La nomo venas el la krime-tatara lingvo kaj signifas "juda fortreso"(çufut — judo, qale — fortikaĵo). La urbo estas konata ankaŭ sub la nomojĜufut-Kale, Kirk-Jer, Kirk-Or.

Vidaĵo al la urbo
Maŭzoleo Ĝanike-Ĥanim
La karaima templo

Historio

La urbo aperis supozeble en la V-VIa jarcentoj p.K. kiel fortikaĵo sur la limoj de laBizanca teritorio. Eblas, ke tiutempe ĝi nomiĝis Fulli (la urbo kun tiu nomomenciatas en diversaj fontoj, tamen la historiistoj ne povas difini, kiu el la nun konatajurboj respondas al ĝi). La loĝantaron de la urbo tiutempe konsistigis alanoj (iran-lingvaj tribojde sarmata deveno).

Dum frua mezepoko la urbo apartenis al kipĉakoj (tjurka tribo). Tiutempe la urbo nomiĝisKirk-Or. En la jaro 1299 la urbo estis konkerita kaj prirabita de la Ora Hordosub gvido de emiro Nogaj. En la XIII-XIVaj jarcentoj la urbo estis centro deeta princlando, kiu estis vasalo de la Ora Hordo. Ekde la XIV jarcento en la urboekloĝas karaimoj (tjurkdevena popolo en Krimeo, konfesanta judismon) kaj dum fondode la Krimea Ĥanlando ili jam konsistigis la pli grandan parton de la loĝantaro de la urbo.

Kirk-Or estis rezidejo de la unua ĥano de sendependa Krimea Ĥanlando Ĥaĝi I Geraj. Post konstruigo de Baĥĉisarajo fare de Mengli I Geraj la ĥana ĉefurbo estis translokitatien. Dum la tempoj de la Krimea Ĥanlando la fortikaĵo Kirk-Or estis la lokode enprizonigo de gravaj militkaptitoj, samloke situis la ŝtata mon-farejo. Ĝustedum tiu ĉi epoko la urbo ricevis sian nunan nomon Ĉufut-Kaleo (tradukite – juda fortreso) pro tio, ke la karaimoj, loĝantaj tie, konfesis ne islamon, kiel krime-tataroj, sed apartan formon de judismo. La karaimoj mem nomas la fortresonĜufut-Kale (Para fortreso) aŭ simple Kale (fortreso).

Post kiam Krimeo iĝis parto de Rusia Imperio karaimoj iom post iomforlasis la urbon kaj transloĝiĝis en aliajn krimeajn urbojn. Fine de la XIXajarcento Ĉufut-Kaleo estis jam plene forlasita. En la fortikaĵo restis nur lafamilio de la gardisto.

Nuntempe la tuta fortreso estas granda muzeo sub klara ĉielo.

Nuntempo

Nun la pli granda parto de la urbo prezentas ruinojn.En la okcidenta, la plej antikva parto de la urbo, konserviĝis multaj mastrumajkavernoj, elĉizitaj en la rokoj. Konserviĝis ankaŭ la ruinoj de la moskeo kajmaŭzoleo de Ĝanike-Ĥanim (filino de la Orhorda ĥano Toĥtamiŝ), konstruitaen 1437. Restis ankaŭ du karaimaj temploj (kenasa-oj) kaj unu bieneto,konsistanta el du domoj. La temploj estas nun restaŭrataj de la karaima komunumo, kaj en labieneto estas prezentita la ekspozicio pri la karaima kulturo.

La fortreso Ĉufut-Kaleo estas fama kaj populara vidindaĵo de Krimeo, ĉiujarevizitata de miloj da homoj.