2101 Adoniso

asteroido

2101 Adoniso estas tre malgranda Apolona asteroido.

2101 Adoniso
asteroido
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo2101 Adonis
Aliaj nomoj1936 CA
Nomita laŭAdoniso vd
Malkovro
MalkovrintoEugène Delporte
Dato de malkovro12-a de februaro 1936
Loko de malkovroUccle
Orbitaj ecoj
Asteroida familioApolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
280,435 Gm (1,875 AU)
66,186 Gm (0,4424 AU)
494,684 Gm (3,307 AU)
Discentreco0,764
Meza anomaliangulo33,666°
Klinangulo1,334°
Periodo937,472 tagoj (2,567 jaroj)
Meza cirkulrapido21,76 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
349,968°
Argum. de periapsido43,103°
Terdistanco
- Minimuma

2 217 539 km (0,01482 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro0,6 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,2 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo18,7
vdr

Malkovro

Ĝi estis malkovrita la 12-an de februaro 1936 de la belga astronomo Eugène Joseph Delporte elde la Reĝa observatorio de Belgio en Uccle (Belgio).

Post ĝia malkovro, ĝi estis perdita kaj retrovita nur en 1977 de la usona astronomo Charles T. Kowal.

Nomo

Ĝi ricevis la nomon de la belulo Adoniso, de la helena mitologio.

Orbito

2101 Adoniso estas la dua malkovrita Apolona asteroido, post 1862 Apolono mem. La perihelio de ĝia discentra orbito situas inter la orbitoj de Merkuro kaj Venuso, ĝia aphelio gvidas ĝin al la ekstera asteroida zono; ĝi do estas venusrenkonta, terrenkonta, kaj marsrenkonta asteroido.

Ĝi povas proksimi al 4,973 milionoj da km de Marso kaj 5,118 milionoj da km de Venuso.

2101 Adoniso en fikcio

Adoniso aperas en la Aventuro de Tinĉjo: "Esplorantoj sur la Luno". Kiam la raketo de la profesoro Sungirul' pasas proksime de tiu asteroido, la Kapitano Hadoko, ebria, faras neantaŭviditan eksterveturilan eliron kaj eskapas de malmulte iĝi satelito de Adoniso.

Tamen tiu epizodo ne estas science ekzakta: 2101 Adoniso neniam pasas inter Tero kaj Luno; la distanco Tero-Luno estas ĉirkaŭ 400 000 kilometroj, kaj Adoniso pasas plej proksime je 2 milionoj da km de Tero.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2100 Ra-Shalom2101 Adoniso2102 Tantalo