Aĝole

AĝoleAihole (prononce "Eye-hoḷé"), referencata ankaŭ Aivalli, AhivolalAryapura, estas historia loko de antikvaj kaj mezepokaj monumentoj de Budhismo, Hinduismo kaj Ĝainismo en Karnataka, Barato kiuj datas el la 6-a jarcento ĝis la 12-a jarcento n.e.[1][2][3] Plej el la survivantaj monumentoj en la loko datas el la 7-a ĝis la 10-a jarcentoj.[4] Situa ĉe samnoma malgranda vilaĝo ĉirkaŭita de farmoj kaj sabloŝtonaj montetoj, Aihole estas grava arkeologia loko en kiu estas ĉirkaŭ cent kaj dudek temploj el ŝtono kaj en kavoj dise laŭlonge de la valo de la rivero Malaprabha, en la distrikto Bagalakote.[5]

Aĝole
vilaĝo en Barato, arkeologia loko [+]

Koordinatoj, 75° 52′ 55″ O (mapo)16.01888888888975.88194444444416° 1′ 8″ N, 75° 52′ 55″ O (mapo)
HorzonoBarata Norma Horzono [+]
Poŝtkodo587201 [+]

Aĝole (Karnatako)
Aĝole (Karnatako)
DEC
Lokigo de Karnatako en Barato

Map
Aĝole
Vikimedia Komunejo:  Aihole [+]
vdr
Templo de la 7-a aŭ 8-a jarcentoj.
Reliefo de dormanta Viŝnu, nune en Mumbajo.

Aihole estas proksime de Hunagunda, Badami kaj Pattadakal, nome gravaj centroj de historie gravaj monumentoj de Ĉalukja arkitekturo. Aihole, kun najbara Badami (Vatapi), aperis ĉirkaŭ la 6-a jarcento kiel lulilo de eksperimentado por templa arkitekturo, ŝtona arto, kaj konstruteknikoj. Tio rezultis en 16 tipoj de liber-staraj temploj kaj 4 tipoj de rok-ĉizitaj sanktejoj.[6] La eksperimentado en arkitekturo kaj arto kiu startis en Aihole kondukis la grupon de monumentoj de Pattadakal al nomumo kiel Monda heredaĵo de Unesko.[7][8]

Ĉirkaŭ cento da temploj de Aihole estas de Hinduismo, kelkaj estas de Ĝainismo kaj unu estas de Budhismo. Tiuj estis konstruitaj kaj kunekzistis tre proksime. La loko etendiĝis al ĉirkaŭ 5 km².[9] La Hinduismaj temploj estas dediĉitaj al Ŝivo, Viŝnu, Durga, Surja kaj aliaj Hinduismaj diaĵoj. La Ĝainismaj temploj de Basadi estas dediĉitaj al Mahavira, Parshvanatha, Neminatha kaj aliaj ĝainismaj Tirtankaroj.[10] La Budhisma monumento estas templo kaj malgranda monaĥejo. Hinduismaj kaj Ĝainismaj monumentoj inkludas monaĥejojn, same kiel sociajn instalaĵojn kiel akvujoj kun ŝtuparputoj kaj artaj ĉizaĵoj apud la ĉefaj temploj.[8][11]

Referencoj

Eksteraj ligiloj