Ŝivo

hindua dio

Ŝivo[1] (sanskrite शिव, Śiva) —fojfoje ankaŭ transskribata kiel ŜivaoSivao, "la bona, la afabla, kiu feliĉecon alportas"— estas laŭ Hinduismo formo de Dio.

Ŝivo

virdio • hindua dio • legenda figuro
Patro
Patrino
VâhanaNandio
Atributoj

la ĵatamukutao
Kundalinio
felo de tigro
tridento
konko

NuptopartneroParvatio
Durgo
Kalio
Satio
IdaroGaneŝo
Skandao
Aliaj nomojĈandrasekaro
Ganĝadaro
ktp. vidu la artikolon
vdr
Ŝivo
virdio • hindua dio • legenda figuro
Informoj
Originala nomo𑖫𑖰𑖪
Seksovira
ReligioŜivaismo
LoĝlokoKailash
Edzo/EdzinoParvatio • Sati
InfanojGaneŝo • Kartikeya • Ayyappan • Ashokasundari
vdr

En la dia triopo Trimurtio (kun Brahmao kaj Viŝnuo), li estas la Detruanto. Kvankam li reprezentas detruon, oni rigardas lin favore (kiel Detruanto de Malbono) ĉar post detrui ebliĝas la konstruo.

Laŭ la Ŝivanoj, Ŝivo estas personiĝo el absoluteco, la detruanta kaj samtempe rekreanta deveno de la tutmondo, disdonante mortiĝon kaj renaskiĝon.

Estas origine dravida Dio, kies unuaj fontoj la arjajn invadojn antaŭas.

Funkciaĵoj

Estas Dio kiu laŭ la Hinduisma mitologio dancas; lia danco simbolas la energion kiu trairas la mondon kaj kaŭzas la ritmojn de tago kaj nokto, de la sezonoj, de naskiĝo kaj morto.

Li bildigatas kun tria okulo, simbolo por saĝeco, meze de lia frunto kaj kun kobro ĉirkaŭ lia kolo. Li portas tridenton (triŝulao) kaj tenas perkutileton (damaruo). Li sidas sur felo de tigro, simbolo por potenca energio. Ŝivo efektive reprezentas dormantan kreeman fonton.

El lia hararo, en kiu troviĝas kreskanta luno, simbolo por tempa ciklo, droniĝas Gango, sankta rivero laŭ hinduismanoj. Lia rajdbesto estas la taŭro Nandi.

Atributoj

  • Tridento Triŝulo, kiu reprezentas la tri gunojn.
  • Serpento, kiu montras, ke li estas preter la povo de morto kaj veneno, kaj ankaŭ reprezentas la Kundalinian energion.
  • Damaruo, eta tamburo.
  • Lia veturilo, la blanka okso Nandio.
  • Felo de tigro, kiu reprezentas la menson, sur kiu li sidas.
  • Monto Kajlaŝo, kie li loĝas ĉe la Himalajoj.[2]

Simboloj

La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Shiva linga, Shiv ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto") estas cilindra reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivo uzita por adorado en temploj.

Sanktejoj


Referencoj

Vidu ankaŭ