Aŭrobindo

Hinda politikisto, filozofo, yoga majstro kaj guruo

AŬROBINDO Ghose (bengale: অরবিন্দ ঘোষ, Arabinda Ghosh) aŭ Ŝri Aŭrobindo (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1872 en Kalkato; mortis la 5-an de decembro 1950 en Pondiĉero) estis barata hinduisma filozofo, mistikisto kaj guruo. En si mem, li ligis la humanistan edukadon kaj la scion de la okcidenta civilizo al la saĝeco kaj spiritaj tradicioj de Hindio.

Aŭrobindo
Persona informo
অরবিন্দ ঘোষ
Naskonomoঅরবিন্দ ঘোষ
Naskiĝo15-an de aŭgusto 1872 (1872-08-15)
en Sri Aurobindo Bhawan
Morto5-an de decembro 1950 (1950-12-05) (78-jaraĝa)
en Pondiĉerurbo
Religiohinduismo vd
Lingvojbengalaanglahindiafrancagermanahispana vd
ŜtatanecoBrita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Alma materSt Paul's School • King's College • Loreto Convent vd
Subskribo Aŭrobindo
Familio
PatroKrishnadhan Ghosh vd
GefratojBarindra Kumar Ghosh • Manmohan Ghose • Sarojini Ghosh • Benoy Bhushan Ghosh vd
AmkunuloMirra Alfassa vd
ParencojRajnarayan Basu vd
Profesio
Okupopoeto • tradukistofilozofo • eseisto • verkisto • literaturkritikisto • profesoropolitikistoŝtata funkciulo • revoluciulo • jogano • lingvisto vd
Laborkampofilozofio • Integral yoga • poeziojogo vd
Verkado
VerkojSavitri ❦
The Life Divine ❦
The Synthesis of Yoga ❦
The Mother With Letters on the Mother ❦
The Secret of the Veda ❦
Isha Upanishad ❦
Essays on the Gita vd
En TTTOficiala retejo vd
Filozofo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj leteroj, poemoj kaj filozofiaj verkoj estas subskribitaj Ŝri Aŭrobindo kaj publikigitaj sub tiu nomo.

Vivkuro

Li studis en Universitato de Kembriĝo. Li estis profesoro kaj direktoro de la Publika Edukado de Princlando Vadodara. En la jaroj 1905-1910 li aktivis politike, gvidis naciisman movadon. Lia edzino Mrinalini mortis en 1918.

Unesko proklamis 1972 Jaro de Aŭrobindo.[mankas fonto]

Spirita vivo

En 1910 retiriĝis finfine de la politika vivo de Bengalio komencante serĉadon de universala sistemo religia. De guruo Lele el la spirita tradicio de nagoj en Maharaŝtro ricevis inicon en la praktikon de kulto al la diino Kalio. En Pondiĉero fondis aŝramon, kie ekloĝis. En 1926 retiriĝis de la publika vivo de la aŝramo. Verkis angle kaj bengale. Kreinto de purnajoga, t.n. integra jogo. Entreprenis provon sintezi klasikan hindan filozofion kun la eŭropa.

Verkaro

Poezio

  • Meditations of Mandavya (1913)
  • Savitri (1950 - 1951)

Kritik-literaturaj publikaĵoj

  • Bankim Chandra Chatterjee (1893 - 1894)
  • The Age of Kalidasa (1902)
  • The Future Poetry (postmorte, 1954)
  • The Foundation of Indian Culture

Aliaj

  • The Life Divine (1939 - 1940)
  • The Synthesis of Yoga (postmorte, 1955)
  • The Ideal Human Cycle (1919, eldono korektita 1950)

Famaj disĉiploj

  • Mira Richard - veninta el Francio sekvantino de la majstro;
  • Ŝri Chinmoy - preskaŭ 20 jarojn pasigis en Pondiĉero (de 1944);
  • Patrino Meera - kiel Kamala Reddy pasigis sian junecon en la aŝramo en Pondiĉero.

Bibliografio

  • A. Purani, Technical Terms of Sri Aurobindo's Philosophy, Karyaloyd 1949
  • Wanda Dynowska, Śri Aurobindo. Pramacierz i jej postaci, Bombaj 1956,
  • M.P. Pandit, The Teaching of Sri Aurobindo, Madras 1959
  • The Integral Philosophy of Sri Aurobindo, ed. H. Chaudhuri, F. Spiegelberg, London 1969
  • V.P. Varma, The Political Philosophy of Sri Aurobindo, Delhi 1990

Eksteraj ligiloj