A Woman of Paris

A Woman of Paris (Virino el Parizo), estas usona drama filmo de 1923 de muta kino, nome tute maltipa filmo de Charlie Chaplin kun Edna Purviance. Ĝi estas konata ankaŭ kiel A Woman of Paris: A Drama of Fate.[1][2]

A Woman of Paris
muta filmo
Originala titoloA Woman of Paris
Originala lingvoangla lingvo • sen valoro
Kina aperdato1923, 26 sep. 1923, 1 okt. 1923, 4 nov. 1923, 31 dec. 1923
Ĝenrofilma dramo, muta filmo, amafera filmo
KameraadoRoland Totheroh
Reĝisoro(j)Charlie Chaplin • A. Edward Sutherland
Produktisto(j)Charlie Chaplin
ScenaroCharlie Chaplin
Loko de rakontoParizo
Muziko deCharlie Chaplin
RolantojEdna Purviance • Clarence Geldart • Carl Miller • Lydia Knott • Charles K. French • Adolphe Menjou • Betty Morrissey • Malvina Polo • Henry Bergman • Charlie Chaplin • Harry Northrup
IMDb
vdr

La intrigo fokusas al la historio de junulino, Marie Saint Clair, (Edna Purviance) kaj ŝia fianĉo, Jean Millet (Carl Miller), loĝantoj de franca vilaĝeto kiuj deziras translokiĝi al Parizo kaj tie geedziĝi. La tagon de la eliro, lia patro malsaniĝas kaj li ne venas al la trajnstacio; ŝi scias nenion pri la tialo de lia foresto kaj foriras al Parizo sen fianĉo. Unu jaron poste, ŝi estas amantino de riĉulo, nome Pierre Revel.

Geaktoraro

  • Edna Purviance - Marie St. Clair
  • Clarence Geldart - Patro de Marie
  • Carl Miller - Jean Millet
  • Lydia Knott - Patrino de Jean
  • Charles K. French - Patro de Jean
  • Adolphe Menjou - Pierre Revel
  • Betty Morrissey - Fifi
  • Malvina Polo - Paulette
  • Henry Bergman (eksterliste) - kelnero
  • Charles Chaplin (eksterliste) - pordisto

Notoj