Henry Bergman

usona aktoro (1868-1946)

Henry BERGMAN (naskiĝis la 23-an de februaro 1868, mortis la 22-an de oktobro 1946) estis usona aktoro de teatro kaj kino, konata pro sia longdaŭra asociado kun Charlie Chaplin.

Henry Bergman
Persona informo
Naskiĝo23-an de februaro 1868 (1868-02-23)
en San-Francisko
Morto22-an de oktobro 1946 (1946-10-22) (78-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkorinfarkto vd
TomboHillside Memorial Park vd
ŜtatanecoUsono vd
Profesio
Okupoteatra aktoro • filmaktoro • verkisto de nefikcio vd
Aktiva dum1888– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Bergman aktoris en teatro, aperante en Henrietta en 1888 en la teatro de strato Hollis en Bostono kaj en la turnea produktorado de The Senator en 1892 kaj 1893. Li premieris en Broadvejo en 1899 aperante kun Anna Held en Papa's Wife, la muzikala sukceso de la jaro. Li faris sian unuan filmaperon kun la L-KO Kompany en 1914 estante jam 46jara. En 1916, Bergman eklaboris kun Charlie Chaplin, starte per The Floorwalker. Por la cetero de sia kariero, Bergman restis aktoro por Chaplin kaj laboris ankaŭ kiel studihelpanto, inklude kiel helporeĝisoro. Li ludis en multaj kurtoj de Chaplin kaj poste en longaj filmoj, kiel The Pawnshop, The Immigrant, A Dog's Life, The Gold Rush, The Circus, kaj City Lights. La lasta apero de Bergman sur la ekrano estis en Modern Times kiel restoraciestro, kaj lia fina eksterekrana kontribuo estis por The Great Dictator en 1940. Chaplin helpis Bergman financi restoracion en Holivudo, nome "Henry's", kiu iĝis populara ejo por famuloj kiel antaŭanto de la posta restoracio Brown Derby.

Parta filmaro