Edna Purviance

Olga Edna Purviance (/ˈɛdnə pərˈvaɪəns/; 21a de Oktobro, 1895 – 13a de Januaro, 1958) estis usona aktorino dum la epoko de la muta kino. Ŝi estis la ĉefa aktorino en multaj el la komencaj filmoj de Charlie Chaplin kaj en la daŭro de ok jaroj, ŝi aperis en ĉirkaŭ 30 filmoj kun li.

Edna Purviance
Persona informo
Edna Purviance
Naskiĝo21-an de oktobro 1895 (1895-10-21)
en Paradise Valley
Morto11-an de januaro 1958 (1958-01-11) (62-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkapa-kola kancero • laringa kancero vd
TomboKalifornio vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Profesio
Okupofilmaktoro • aktoro vd
Aktiva dum1915– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

Purviance en la gazeto Photoplay, 1915.
Purviance en Happy Ending (Feliĉa fino) kun Charlie Chaplin.

En 1915, Purviance estis laboranta kiel sekretariino en San Francisco kiam la aktoro kaj reĝisoro Charlie Chaplin estis laboranta en sia dua filmo kun la Studioj Essanay, ĉe Niles (Kalifornio), 28 mejlojn sudoriente de San Francisco, en la sudo de la Kantono Alameda. Li estis serĉanta ĉefan aktorinon por A Night Out. Unu el liaj partneroj notis Purviance en kafejo Tate en San Francisco kaj sentis, ke ŝi devus fari la rolon. Chaplin aranĝis renkonton kun ŝi kaj, kvankam li opiniis ke ŝi estas tro serioza por komikaj roloj, ŝi ricevis la laborpostenon.[1]

Chaplin kaj Purviance vivis amaferon dum la farado de siaj filmoj ĉe Essanay, Mutual, kaj First National de 1915 al 1917. Purviance aperis en 33 el la filmoj de Chaplin, inklude la klasikaĵon de 1921 nome The Kid. Ŝia lasta filmo kun li, A Woman of Paris, estis ankaŭ ŝia ĉefa rolo. Tiu filmo ne estis sukceso kaj efektive markis la finon de la kariero de Purviance. Ŝi aperis en du pliaj filmoj: nome The Sea Gull, konata ankaŭ kiel A Woman of the Sea (kiun Chaplin neniam publikigis) kaj Éducation de Prince, franca filmo publikigita en 1927, ĝuste antaŭ ŝi retiriĝis el aktorado.

Filmaro

Mallongaj filmoj

Ĉiuj mallongaj filmoj reĝisoritaj de Charlie Chaplin.

JaroTitoloRolo
1915A Night OutEdzino de ĉefkelnero
1915The ChampionFilino de trejnisto
1915In the ParkInfanvartistino
1915A Jitney ElopementEdna
1915The TrampFilino de farmisto
1915By the SeaKoramikino de la viro en cilindroĉapelo
1915WorkServistino
1915A WomanFilino de la domo
1915The BankEdna, sekretariino
1915ShanghaiedFilino de la ŝipposedanto
1915A Night in the ShowSinjorino sur teatra sidloko kun perloj
1915Burlesque on CarmenCarmen
1916PoliceFilino en la Domo
1916The FloorwalkerSekretariino de la vendejestro
1916The FiremanKoramikino de la ĉefo
1916The VagabondKnabino rabita de ciganoj
1916The CountMiss Moneybags
1916The PawnshopFilino
1916Behind the ScreenKnabino
1916The RinkKnabino
1917Easy StreetMisiistino
1917The CureLa knabino
1917The ImmigrantEnmigrintino
1917The AdventurerLa knabino
1918A Dog's LifeDanchalkantistino
1918Triple TroubleServistino
1918The BondEdzino de Charlie
1918Shoulder ArmsFranca knabino
1919SunnysideVillage Belle
1919A Day's PleasurePatrino
1921The Idle ClassNeglektita edzino
1922Pay DayFilino de Skipestro
1923The PilgrimFraŭlino Brown

Longaj filmoj

JaroTitoloRoloDirektoro
1921The KidPatrinoCharlie Chaplin
1923A Woman of ParisMarie St. ClairCharlie Chaplin
1926A Woman of the SeaJoanJosef von Sternberg
1927Education of a PrinceReĝinoHenri Diamant-Berger
1947Monsieur VerdouxGasto de ĝardenfestoCharlie Chaplin
1952LimelightS-ino ParkerCharlie Chaplin

Notoj