Agada-aventura videoludo

Agada-aventura videoludo estas populara videoluda ĝenro, kiu kombinas certajn elementojn de aventuraj kaj agadaj videoludoj. Ĝia ludomaniero kutime celas ekvilibron inter esplorado de vasta, malferma mondo, enketo (kolektado de objektoj aŭ indicoj), solvo de enigmoj kaj realtempa agado[1].

Ekrankopio de videoludo kun aŭtomata celsistemo, kiu ebligas al la ludanto sin dediĉi al specifa kontraŭulo.

Pro sia hibrida naturo, agadaj-aventuraj videoludoj havas sufiĉe malakuratan difinon kaj limojn. Ili ofte inkludas ludomekanikojn de platformaj, batalaj, pafaj aŭ rolaj videoludoj.

Ludomaniero

Agadaj-aventuraj videoludoj havas pli rapidan ritmon ol ekskluzive aventuraj ludoj. Ili kutime elprovas la lertecon kaj refleksojn de la ludanto[2]. Tiuj ludoj ofte emas lasi la ludanton krei lian propran destinon anstataŭ ol simple rakonti ĝin[3]. Kvankam la ludomaniero ĉefe baziĝas sur movado, ĝi ankaŭ ofte postulas cerbumadon.

Famaj agadaj-aventuraj videoludaj serioj

La kino-aspekta platforma videoludo Prince of Persia (1989) havis agadajn-aventurajn elementojn, kiu poste inspiris aliajn kreantojn kiel Éric Chahi kun Another World (1991) kaj Flashback (1992). Alone in the Dark (1992) uzis tridimensiajn komputilajn grafikojn, kiuj poste fariĝis popularaj danke al famaj serioj kiel Resident Evil (1996) kaj Tomb Raider samjare.

Ekde la 2000-aj jaroj, agadaj-aventuraj videoludoj fariĝis pli popularaj ol la puraj aventuraj aŭ platformaj videoludoj, kiuj inspiris la ĝenron[4]. Inter freŝdataj ekzemploj menciindas la serio Uncharted, The Legend of Zelda: Breath of the WildArk: Survival Evolved.

Referencoj