Ahmed H. Zewail

Ahmed Hassan Zewail, Ahmed H. Zewail aŭ Ahmed Zewail (en araba: أحمد زويل) (Damanhur, Egiptio, 26-a de februaro de 1946) estas kemiisto kaj universitata profesoro kaj usona kaj egiptia, kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio de la jaro 1999.

Ahmed H. Zewail
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomoأحمد حسن زويل
Naskiĝo26-an de februaro 1946 (1946-02-26)
en Damanhuro
Morto2-an de aŭgusto 2016 (2016-08-02) (70-jaraĝa)
en Pasadena
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perspinal cord lymphoma vd
Religioislamo vd
Lingvojanglaaraba vd
Loĝlokokantono Los-Anĝeleso • Desouk vd
ŜtatanecoEgiptioUsono vd
Alma materUniversitato de PensilvanioUniversitato de Aleksandrio vd
Infanoj4
Profesio
Okupokemiisto • universitata instruisto • inventistofizikisto vd
Laborkampokemio vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 2011.

Biografio

Li studis kemion en la Universitato de Aleksandrio kaj poste translokiĝis al Usono por doktoriĝi en la Universitato de Pensilvanio en 1974 en tiu menciita fako. Post labori du jarojn en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, li translokiĝis al Kalifornia Instituto de Teknologio en la 1980-aj jaroj, kie li okupas la katedron Linus Pauling de Fiziko kaj Kemio ekde 1990.

Zewail estas edzo kaj havas kvar filojn.

Studoj

Li estas fama pro siaj studoj pri la transiraj statoj de la kemiaj reagoj helpe de la spektroskopio laŭ femtosekundoj. Do, ties fako estas femtokemio.