Akvofonto

Akvofonto (aŭ mallonge Fonto) estas la loko, kie akvo nature eliĝas el tero.

Akvofonto en la insulo Mackinac en Miĉigano, Usono.

Ofte estas la komenco de akvofluo, rojo, torento,rivero, sed akvofonto povas rekte flui al lago, marĉo, maro.

Formiĝo

Fonto povas aperi en karsto, kiam la surfaca akvo sorbiĝas en la teron, iĝante grundakvo, kiu poste povas flui tra ŝtonaj poroj, fendetoj, aŭ kavernoj.

Se la tavolo da terkrusto, en kiu akvo trairas, (tiel nomata grundakvejo) kontaktas la ternivelon, okaze de terkavo, talvego, pliiĝo de deklivo aŭ fosado, grundavo elfluas. Povas esti nur ŝvitiĝo, malsekejo, malgranda marĉo. Sed, se la grundakvejo estas tie limigita de netralasivaj tavoloj, povas esti lokalizata elfluo, aŭ eĉ ŝpruco.

La hidrogeologio povas klasi la akvofontojn en variaj tipoj.

Akvofonto povas esti daŭra (kontinua) aŭ nedaura (nekontinua). Nekontinuaj, ekzemple, estas la karstaj fontoj. Akvo cirkulas rapide en karsta grundakvejo, kaj fontoj povas esti abundaj kaj nedaŭraj.

Klasifiko

La akvofontoj estas ofte klasifigataj laŭ iliaj debito, la plej akvodonaj, tiuj, kiuj donas almenaŭ 2800 litrojn en sekundo (L/s), estas tiel dirataj "Unua grando"

grandodebito (L/s)
1a grando2800
2a grando280 al 2 800
3a grando28 al 280
4a grando6,3 al 28
5a grando0,63 al 6,3
6a grando63 mL/s al 630 mL/s
7a grando8 al 63 mL/s
8a grandomalpli ol 8 mL/s
0 grandonenia fluo (estinta/historia fonto)

Ĥemia komponado

La akvo trairinte rokojn povas dissolvi mineralojn. Pro tio, akvo de fonto estas ofte vendata en botelo kun la (ofte trompa) nomo de mineralakvo.

Akvofonto kiel vivmedio

La vivmedio en fonto (tiel nomata Krenalo[1], el la greka κρήνη, = fonto), karakteriziĝas per :

  • malgranda vario de la akva temperaturo, kaj dumtage, kaj dumjare
  • malmulteco da sterkaj elementoj
  • ŝanĝa fluo sur malgranda distanco
  • malgranda kvanto da solvata oksigeno, la akvo venante de sub tero.

Pliofte tie kreskas briofito (aŭ muskoj), ĉar vaskulaj plantoj ne povas instaliĝi pro la fluo kaj la ombro.

Oni tie ĝenerale ne trovas fiŝojn.

Notoj kaj referencoj