Akvomalabundo

Akvomalabundo (tio estas malabundo de akvo, akvostresoakvokrizo) estas la manko de resursoj de nesala akvo por kontentigi la normalan akvomendadon. La homaro frontas akvokrizon, pro malegala distribuado (akrigita pro la klimata ŝanĝo) rezulte en disigo inter kelkaj tre malsekaj kaj tre sekaj lokoj, plus akra pliigo en tutmonda akvomendo en ĵusaj jardekoj fare de la pliiĝanta industrio. Akvomalabundo povas esti okazigita ankaŭ pro sekego, manko de pluvo aŭ poluado. Tio estis listigita en 2019 de la Monda Ekonomia Forumo kiel unu el la plej granda tutmondaj riskoj laŭ terminoj de ebla efiko al la venonta jardeko.[1] Tio manifestiĝis per parta aŭ totala malkontentigo de la esprimita akvomendado, ekonomia konkurenco por ava kvanto aŭ kvalito, disputoj inter uzantoj, nerevertebla forigo de grundakvo, kaj negativaj efikoj sur la medio.[2] Du trionoj de la tutmonda loĝantaro (4 mil milionoj da personoj) vivas sub kondiĉoj de akra akvomalabundo dum almenaŭ unu monato de la jaro.[3][4] Duonmil milionoj da personoj en la mondo frontas akran akvomalabundon la tutan jaron.[3] Duono de la plej grandaj urboj de la mondo suferas akvomalabundon.[4]

Akvomalabundo por mondoregiono: la proporcio de totala ĉiujara akvoprenado el la totala disponebla ĉiujara disponeblo.
La urbaj malriĉuloj devas aĉeti akvon el akvovendistoj kontraŭ averaĝe ĉirkaŭ kvin ĝis 16 fojojn la prezon de la mezurita akvo.[5]

La kerno de la tutmonda akvomalabundo estas la geografia kaj portempa miskongruo inter la mendo de nesala akvo kaj la disponeblo.[6][7] La kresko de la monda loĝantaro, plibonigantaj vivniveloj, ŝanĝantaj konsumaj modeloj, kaj ekspansio de irigacia agrikulturo estas la ĉefaj direktaj fortoj por la pliiĝanta tutmonda mendo por akvo.[8][9] Klimata ŝanĝo, kiel ŝanĝitaj veter-modeloj (kiel sekegoj kaj inundoj), senarbarigo, pliigita poluado, forcejaj gasoj, kaj elĉerpiga uzado de akvo povas kaŭzi nesufiĉon de liverado.[10] Je tutmonda nivelo kaj je ĉiujara bazo, sufiĉa nesala akvo estas disponebla por kontentigi tiun mendon, sed spacaj kaj tempaj variaĵoj en akvomendo kaj disponeblo estas grandaj, kio kondukas al (fizika) akvomalabundo en kelkaj partoj de la mondo dum specifaj tempoj de la jaro.[3] Akvomalabundo varias laŭlonge de la tempo kiel rezulto de natura hidrologia varieblo, sed varias eĉ plie depende de la funkcio de hegemonia ekonomia politiko, planado kaj administrado. Oni supozas, ke la akvomalabundo intensiĝos je plej formoj de ekonomia disvolvigo, sed, se ĝuste identigite, multaj el tiuj kaŭzoj povas esti antaŭviditaj, evitataj aŭ mildigitaj.[2]

La Internacia Panelo de Resursoj de la UN asertas, ke registaroj tendencis investi forte en grandaj neefikaj solvoj: projektegoj kiel akvobaraĵoj, kanaloj, akveduktoj, tuboduktoj kaj akvorezervejoj, kiuj estas ĝenerale nek medie elteneblaj nek ekonomie fareblaj. La plej kost-efektiva maniero disigi la akvuzadon el la ekonomia kresko, laŭ la scienca panelo, estas ke registaroj kreu holistikan akvadministradon de resursoj kiu atentigu pri la tuta akvociklo: el la fonto al la distribuado, ekonomia uzado, purigado, reciklado, reuzado kaj revenigo al la medio.

Referencoj