Monda loĝantaro

La MondloĝantaroMonda loĝantaro estas la tutsumo de vivantaj homoj sur la Tero. En marto 2020, ĝi estas taksita al ĉirkaŭ 7,8 miliardoj da homoj fare de la censoservo de Usono (USCB).[3] La USCB taksas ke la monda loĝantaro superis 7 miliardojn la 12an de marto 2012.[4] Laŭ aparta takso de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝi atingis tiun mejloŝtonon la 31-an de oktobro 2011.[5][6][7] La averaĝa aĝo estis 30.4 jaroj en 2012 kaj oni esperas, ke ĝi pliiĝoj al 37.9 jaroj antaŭ 2050.

Mondpopulacio inter la jaroj 1800 kaj 2100, surbaze de raportoj de UN.[1] Taksoj: alta, meza kaj malalta (ruĝa, oranĝa kaj verda, respektive) kaj takso de la Usona Censoburoo(nigra).[2] En bluo - realaj datumoj.

La mondloĝantaro ade kreskis ekde la fino de la Granda malsatego en Irlando kaj la Nigra Morto en 1350, kiam ĝi estis proksime de 370 milionoj.[8] Plej rapida kresko - tutmondaj loĝantarkreskoj okazas super 1.8% je jaro - nelonge okazis dum la 1950-aj jaroj, kaj pli longe dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj. La kreskorapideco pintis je 2.2% en 1963 kaj tiam malkreskis sub 1.1% antaŭ 2012.[9] Totalaj ĉiujaraj naskiĝoj estis plej altaj en la komencaj 1980-aj jaroj ĉe proksimume 138 milionoj,[10] kaj nun oni atendas, ke ĝi restu esence konstantaj ĉe sia nivelo de 2011 de 134 milionoj da personoj, dum mortnumero je 56 milionoj je jaro, kaj oni atendas, ke ĝi pliiĝu al 80 milionoj je jaro antaŭ 2040.[11]

Unuiĝintaj Nacioj antaŭvidas konstantan loĝantaran malkreskon en la tuj venonta futuro, kun tutmonda loĝantaro inter 8.3 kaj 10.9 miliardoj antaŭ 2050.[12][13] La Loĝantarservo de Unuiĝintaj Nacioj taksas por la jaro 2150 intervalon inter 3,2 kaj 24,8 miliardoj;[14] matematika modeligado apogas la pli malaltan takson.[15] Kelkaj analizistoj pridubis la daŭripovon de plia mondloĝantara kresko, elstarigante la kreskantajn premojn sur la medio, tutmondajn manĝaĵajn provizadojn, kaj energiresursojn.[16][17][18]

Monda loĝantaro (milionoj)[19]
#Dek plej loĝataj landoj199020082025*
1Ĉinio1,1411,3331,458
2Barato8491,1401,398
3Usono250304352
4Indonezio178228273
5Brazilo150192223
6Pakistano108166226
7Bangladeŝo116160198
8Niĝerio94151208
9Rusio148142137
10Japanio124128126
Monda totalo5,2656,6888,004
Dekplej loĝataj (%)60.0%58.9%57.5%
1Azio1,6132,1832,693
+ Ĉinio1,1411,3331,458
+ OECD Pacifiko*187202210
2Afriko6349841,365
3Eŭropo*564603659
+ Rusio148142137
+ eks-Sovetunio*133136146
4Latinameriko355462550
5Nordameriko*359444514
6Mezoriento132199272
Aŭstralio172228
Eŭropa Unio – 27 ŝtatoj473499539
Usono + Kanado278338392
eks-Sovetunio289285289
Geografiaj difinoj de IEA Key Stats 2010 p. 66
Notoj:
  • Eŭropo = OECD Eŭropo + Ne-OECD Eŭropo kaj
    eksklude Rusion kaj inklude Estonion, Latvion kaj Litovion
  • eks-Sovetunio (SU) = SU eksklude Rusion kaj Baltion
  • Nordameriko = Usono, Kanado, Meksiko
  • OECD Pacifiko = Aŭstralio, Japanio, Koreio, Novzelando
  • 2025 = kun konstanta jara kresko de 2007/2008 ĝis 2025

Notoj

Eksteraj ligiloj

Bibliografio
Organizaĵoj
Statistiko kaj mapoj
Loĝantaro en la tempo