Aldeanueva de la Vera

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Aldeanueva de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.

Aldeanueva de la Vera
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo10440
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro2 015  (2023) [+]
Loĝdenso54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 5° 42′ U (mapo)40.1292181-5.7002585 [+]
Alto658 m [+]
Areo37,6 km² (3 760 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Aldeanueva de la Vera (Ekstremaduro)
Aldeanueva de la Vera (Ekstremaduro)
DEC
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Aldeanueva de la Vera (Hispanio)
Aldeanueva de la Vera (Hispanio)
DEC
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeanueva de la Vera [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas aldeanos. La censita populacio en 2008 estis 2 276 loĝantoj.

Situo

Aldeanueva de la Vera estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera, je altitudo de 658 m; je 125 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 185 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 37,6 km². Ĝi estas ĉe la gorĝo Horcajo [orKAĥo] ene de la montara parto de la komarko.

Limoj de la municipa teritorio

Aldeanueva de la Vera ĉe la Sierra de Gredos.

Hidrografio

La hidrografia reto de la municipa teritorio estas formata de torentoj de akvo, en formo de kanjonoj, inter kiuj elstaras la Gorĝo de Sankta Gregorio kaj la Gorĝo de los Guachos.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio

Bildo de komenco de la 20-a jarcento
Demografia evoluo de Aldeanueva de la Vera inter 1900 kaj 2007
1900191019201930194019501960
1841231222742697309336674005
1970198119911996199920062007
3505255824762584250123042306

Konstateblas ke lo populacio duobliĝis dum la unua duono de la 20-a jarcento, sed duoniĝis dum la dua duono pro elmigrado kaj neneceso de tiom da kamparlaboristoj.

Historio

La municipo estas en setlejo de loĝantoj ekde antaŭromia epoko. Estas loĝejoj de vetonoj, kaj vilao romia, en la loko de San Gil kiu daŭris per setlejo de epoko de visigotoj. En tiu loko troviĝis gravaj tombaj restaĵoj de romia epoko. Estas visigota tombejo kun sarkofago el granito, kiu pro malzorgo detruiĝis.

Papriko de La Vera

Aldeanueva estas, kiel aliaj vilaĝoj de la regiono, de mezepoka fondo. La regiono estis konkerita iam fine de la 12-a jarcento de la reĝo de la kastilia Alfonso la 8-a. Formis parton el la distrikto de la Vera, stribuita al la urbo de Plasencia. Ĝi aĉetis sian jursendependon en 1802 de Karlo la 4-a.

Dum la Hispana Sendependiga Milito ne suferis damaĝon, sed dum la karlistaj militoj la vilaĝo venkis la karlistajn trupojn. Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo estis en la teritorio de Francisco Franco kaj okazis kelkaj epizodoj de lukto de geriloj eĉ post la milito.

La perdo de populacio je la mezo de la 20-a jarcento pro elmigrado estis iome bremsita pro la kultivo kaj produktado de tabako kaj papriko kiu iom riĉigis la dediĉintajn al tiu profesio.

Monumentoj kaj vidindaĵoj

Retablo de la preĝejo de Sankta Petro
  • Preĝejo de San Pedro Apostolo, rekonstruita en la 15-a jarcento kaj 16-a jarcento. Kun absido duoncirkla de la 14-a jarcento kaj paroĥa muzeo.
  • Ermito de Sankta Mikaelo
  • Ermito de la Kristo de la Pasio
  • Ermito de la Kristo de la Sano
  • Monaĥejo de Sta. Catalina de Siena de la Dominikanoj, konfesistoj de Filipo la 2-a, en ruinoj, je 2 km al Jarandilla de la Vera.
  • Romia ponto, ĉe la gorĝo de Sankta Gregorio.
  • Domo de la episkopo Godoy, episkopo de Osma kaj Sigüenza.
  • Fonto de Boticario (Apotekisto)
  • Fonto de Sankta Mikaelo
  • Fonto de los 8 caños
  • Domaro vetona, en la monteto Castillejos.