Alita: Battle Angel

Alita: Battle Angel (esperante Batal-Anĝelo) estas usona sciencfikcia filmo aperinta en februaro 2019. Ĝi estas bazita sur la mangao de Yukito Kishiro "Battle Angel Alita". Ĝi estas produktorita de James Cameron kaj Jon Landau kaj reĝisorita de Robert Rodriguez.

Alita: Battle Angel
tridimensia filmo • filmo
Originala titoloAlita: Battle Angel
Originala lingvoangla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato14 feb. 2019, 6 feb. 2019, 22 feb. 2019
Ĝenrosciencfikcia filmo, malutopia filmo, kiberpunko, agfilmo, post-apokalipsa fikcio
KameraadoBill Pope
Reĝisoro(j)Robert Rodriguez
Produktisto(j)James Cameron • Jon Landau • Robert Rodriguez
ScenaroLaeta Kalogridis • James Cameron • Robert Rodriguez
Loko de rakontoIron City
Muziko deJunkie XL
RolantojRosa Salazar • Christoph Waltz • Keean Johnson • Mahershala Ali • Ed Skrein • Jackie Earle Haley • Jennifer Connelly • Lana Condor • Eiza Gonzalez • Marko Zaror • Casper Van Dien • Idara Victor • Jorge Lendeborg Jr. • Jeff Fahey • Rick Yune • Josh Peck • Derek Mears • Gregg Berger • Edward Norton • Michelle Rodriguez • Jai Courtney • Alex Livinalli
Produktinta firmaoLightstorm Entertainment 
20th Century Studios 
Double R Productions 
Madhouse
IMDb
vdr

Ĉefrolas Rosa Salazar kiel Alita, ankaŭ rolas Christoph Waltz, Jennifer Connelly, Eiza González, Mahershala Ali, Ed Skrein, Jackie Earle Haley, Michelle Rodriguez kaj Lana Condor.

Temo

Kiam Alita (Rosa Salazar) vekiĝas sen memoro pri kiu ŝi estas en estonta mondo, kiun ŝi ne rekonas, ŝi estas kunprenita de Ido (Christoph Waltz), kompatinda kuracisto, kiu rimarkas, ke ie en ĉi tiu forlasita kiborg-ĉelo estas la koro kaj animo de juna virino kun eksterordinara estinteco. Kiam Alita lernas trairi sian novan vivon kaj la perfidajn stratojn de Iron City, Ido provas ŝirmi ŝin de ŝia mistera historio dum ŝia nova strat-amiko Hugo (Keean Johnson) proponas anstataŭe helpi al ŝi reŝalti ŝiajn memorojn. Sed nur kiam la mortigaj kaj koruptaj fortoj, kiuj estras la urbon, postkuros post Alita, tiam ŝi malkovros la ŝlosilon al sia pasinteco - ŝi havas unikan batalan kapablecon, kiun tiuj fortoj senĉese provos kontroli. Se ŝi povus resti ekster ilia atingo, ŝi povus esti la ŝlosilo por savi siajn amikojn, sian familion kaj la mondon, kiun ŝi komencis ami.

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alita: Battle Angel en la a Vikipedio.