Christoph Waltz

Christoph WALTZ (la 4-an de oktobro 1956) estas aŭstra kinoaktoro kaj reĝisoro, gajninto de du Oskaroj, du Oraj Globoj kaj premio BAFTA en la plej bona flankaktoro kategorio, kaj la premio plej bona aktoro de la Festivalo de Cannes, li famiĝis en du filmoj de Quentin Tarantino, pro sia portretado de la fikcia rolulo de kolonelo Hans Landa en Inglourious Basterds (Malhonoraj Bastardoj), la rolulo de D-ro King Schultz en Django Unchained, kaj la fiulo Ernst Stavro Blofeld en la filmo Spectre, kiu estas la 24-a filmo de la James Bond filmserio.

Christoph Waltz
Oskar-premiito
Persona informo
Christoph Waltz
Naskiĝo4-an de oktobro 1956 (1956-10-04) (67-jaraĝa)
en Vieno
Lingvojgermanaanglafranca vd
LoĝlokoBerlinoLos-Anĝeleso vd
ŜtatanecoGermanioAŭstrio vd
Alma materLee Strasberg Theatre and Film Institute • Theresianum • Max-Reinhardt-seminario vd
Familio
PatroJohannes Waltz vd
PatrinoElisabeth Urbancic vd
ParencojRudolf von Urban • Maria Mayen vd
Profesio
Okupoaktoro • reĝisoro • filmaktoro • teatra reĝisoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum1977– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Waltz kaj lia edzino Judith Holste ĉe la 82a Akademiaj Premioj en 2010

Waltz naskiĝis en Vieno, Aŭstrio. Liaj gepatroj estis paro da dezajnistoj, kaj lia avo estis aktoro. Li komencis studi aktoradon ĉe Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno, kaj ĉe la Lee Strasberg Theatre and Film Institute en Novjorko. Li dividas sian tempon inter Londono, Vieno kaj Los-Anĝeleso.

Kariero

Li komencis kiel scenejaktoro kaj aperis sur scenejoj en Svislando same kiel en la Burgoteatrejo en Aŭstrio.

Post sukcesa televidkariero kaj partopreno en pluraj lokaj filmoj, la relative malfrua sukceso de Waltz kiel aktoro venis en 2009, kiam li estis akceptita por la gvidrolo kune kun Brad Pitt en la militdramo de Quentin Tarantino Inglourious Basterds. En la filmo Waltz rolis kiel SS-kolonelo Hans Landa, konata kiel la "Juda Ĉasisto". Por lia rolo en la filmo, Waltz gajnis la Oskaron por Plej bona flankaktoro, la Plejbone Aktoro-Premion ĉe la Festivalo de Cannes kaj la Premio Ora Globo, premio Screen Actors Guild kaj BAFTA Premio por Plej bona Aktoro en Flanka Rolo.

En la 2012 filmo Django Unchained, li rolis kiel la rolulo de Dr. King Schultz, germana premiĉasisto en la periodo antaŭ la Civita Milito de Usono. Pro sia rolo li duafoje ricevis la Akademian Premion por Flankaktoro.

En novembro 2015, li rolis kiel la ĉefa fiulo en la James Bond-a filmo "Spectre", Ernst Stavro Blofeld, la ĵurita kaj plej granda malamiko de Bond en la filmo kaj la gvidanto de la fikcia terorista organizo "SPECTRE".

En 2017, li agis en la sendependa dramfilmo Tulip Fever, kune kun Alicia Vikander kaj Cara Delevingne.

Waltz estas la dua aŭstra kinoaktoro en la historio, kiu gajnis la Akademian Premion post Joseph Shieldkraut, kiu gajnis la premion en 1937 pro sia agado en la filmo La Vivo de Emile Zola.

En 2019, Waltz reĝisoris la draman filmon GeorgeTown (Ĝorĝtaŭno). La filmo estas bazita sur la vivo de Viola Hermes Drath kaj ŝia murdo.

En 2023, li komencis ĉefroli en la serio de suspenso kaj spionado The Counselor de Amazon Prime Video.

Filmografio

JaroFilmoRoloNoto
1981Head StandMarcus Doran
1982Fire and SwordTristan
1986WonfriedFriedrich Nietzsche
1988Faster than the eyeCop
1995Beginning of SomethingHarbert
1995Catherine the Great
2000Decent Criminalist
2009Inglourious BasterdsKolonelo Hans Landa
2011The Green HornetBenjamin Chadnovsky
Water for ElephantsAŭgusto Rosenbluth
The Three MusketeersKardinalo Richelieu
CarnageAlan Cowan
2012Django UnchainedDr. King Schultz
2013The Zero TheoremKwon Leth
EpicMandragorodublado
Muppets Most Wanteden sia propra rolo
How to get rid of the Boss 2Brett Henson
Big eyesKiel Walter Keane
2015SpectreErnst Stavro Blofeld
2016The Legend of TarzanKapitano Leon Rom
2017Tulip feverCornelis Sandworth
DownsizingDusan Mirkovic
2019Alita: Battle AngelD-ro Dyson Ido
2020The Most Dangerous GameMiles Saylerstelevida serio
No Time to DieErnst Stavro Blofeld
The French DispatchBoriso
2022Guillermo del Toro's Pinocchiola vulpodublado
Dead for a DollarMax Borland
2023 - NuntempeThe ConsultantRigus Patoffgvidrolo; 8 ĉapitroj
Por esti publikigotaGilded RageThomas Gilbert Sr
The Portable DoorHumphrey Wells

Aŭdlibroj

Eksteraj ligiloj