Amasfinancado

Amasfinancado, ankaŭ konata sub la nomo svarmfinancado (angle crowdfunding), estas komunuma maniero por financi ideojn aŭ projektojn de unuopuloj aŭ de organizaĵoj. Mono estas kolektita kutime per la Interreto[1]. Ekzemple, la reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estis pagata pere de amasfinancado. Unu el tiuj amasfinancadaj instancoj (CFI) estas leĝe rekonata en 164 landoj kaj donacoj pere de CFI restus senimpoŝtaj. Nur troveblis kelkaj anoncoj rilate al Esperanto.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj