Anastas Mikojan

Anastas Ivanoviĉ Mikojan (ruse: Анастас Иванович Микоян, armena: Անաստաս Հովհաննեսի Միկոյան; n. la 25-an de novembro 1895 - m. la 21-an de oktobro 1978) estis armena komunista revoluciulo, malnova bolŝeviko kaj soveta politikisto dum la mandatoj de Lenin, Stalin, Nikita Ĥruŝĉov kaj Breĵnev. Li estis la sola sovetia politikisto, kiu sukcesis resti ĉe la plej altaj niveloj de potenco ene de la Komunista Partio de Sovetunio, ĉar tiu potenco oscilis inter la Centra Komitato kaj la Politburoo, ekde la lastaj tagoj de la regado de Lenin, tra la epokoj de Stalin kaj Ĥruŝĉov, ĝis lia paca emeritiĝo post la unuaj monatoj de la regado de Breĵnev[1].

Anastas Mikojan
Persona informo
Անաստաս Հովհաննեսի Միկոյան
Naskiĝo13-an de novembro 1895 (1895-11-13)
en Sanahin
Morto21-an de oktobro 1978 (1978-10-21) (82-jaraĝa)
en Moskvo
TomboNovodeviĉje tombejo vd
Religioateismo vd
Lingvojrusaarmenaazerbajĝanakartvela vd
ŜtatanecoRusia ImperioSovetunio vd
Alma materNersisyan School • Gevorkjan Teologia Seminario vd
PartioKomunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Anastas Mikojan
Familio
GefratojArtem Mikoyan vd
InfanojStephen Mikoyan • Alexey Mikoyan • Sergo Mikoyan • Vladimir Mikoyan • Ivan Mikoyan vd
Profesio
Okupoŝtatreprezentanto • party organizer • revoluciulo • verkisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Mikojan fariĝis frua konvertito al la bolŝevika afero. Li estis forta subtenanto de Stalin dum la tujaj post-leninaj jaroj. Dum la regado de Stalin, Mikojan okupis plurajn altajn registarajn postenojn, inkluzive tiun de ministro pri ekstera komerco. Je la fino de la regado de Stalin, Mikojan komencis perdi favoron al li, kaj en 1949, Mikojan perdis sian multjaran postenon kiel ministro pri ekstera komerco. En oktobro 1952 ĉe la 19-a Partia Kongreso Stalin eĉ atakis Mikojan brutale. Kiam Stalin mortis en 1953, Mikojan denove prenis ĉefan rolon en politikado. Li subtenis Ĥruŝcovon kaj sian de-stalinigan politikon kaj iĝis Unua vicĉefministro sub la regado de Ĥruŝĉov. La pozicio de Mikojan sub Ĥurŝĉov igis lin la dua plej potenca figuro en Sovetunio tiutempe[2].

Mikojan faris plurajn ŝlosilajn vojaĝojn al komunista Kubo kaj al Usono, akirante gravan statuson sur la internacia diplomatia sceno, precipe per lia lerteco ekzerci mildan potencon al pliaj sovetiaj interesoj. En 1964 Ĥruŝĉov estis devigita retiriĝi en puĉo kiu alportis Breĵnevon al potenco. Mikojan funkciis kiel Prezidanto de la Prezidantaro de la Supera Soveto, la nominala ŝtatestro, de 1964 ĝis lia deviga emeritiĝo en 1965[3].

Referencoj