Nikita Ĥruŝĉov

inter 1953 kaj 1964 ŝtatestro de Sovetunio

Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov (ruse Никита Сергеевич Хрущёв; naskiĝis la 3-an [jul.]/ 15-an de aprilo 1894[greg.], mortis la 11-an de septembro 1971 en Moskvo) estis sovetia politikisto kaj partia gvidanto, membro de la Komunista partio de Sovetunio ekde 1918. Inter 1953 kaj 1964 li estis ŝtatestro de Sovetunio, inter 1958 kaj 1964 li estis samtempe Prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio.

Nikita Ĥruŝĉov
Persona informo
Никита Сергеевич Хрущёв
Naskiĝo3-an de aprilo 1894 (1894-04-03)
en Kalinovka, Kurska gubernio,  Rusia Imperio
Morto11-an de septembro 1971 (1971-09-11) (77-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkorinfarkto vd
TomboNovodeviĉje tombejo vd
Religioateismo vd
EtnoRusoj vd
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoRusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma materIndustrial Academy • Donecka Nacia Teknika Universitato vd
PartioKomunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Nikita Ĥruŝĉov
Familio
Edz(in)oNina Petrovna Khrushcheva • Efrosinya Khrushcheva vd
AmkunuloNina Petrovna Khrushcheva vd
InfanojSergei Khrushchev • Leonid Khrushchev • Julia Mykytivna Khrushcheva • Rada Adzhubey • Elena Mykytivna Evreinova(Khrushcheva) vd
ParencojNikita Khrushchev vd
Profesio
Okupopolitikistomilitisto • revoluciulo vd
Laborkampopolitiko vd
Aktiva enMoskvo vd
Aktiva dum1941–1964 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
De la maldekstro Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov dum la milit-operacoj ĉe la fronto de Stalingrado dum la Dua Mondmilito

Mildigo

Ĥruŝĉov estis reforma politikisto, kies regado poste estis rekonata kiel mildiga periodo post la regado de Stalin.

Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov kaj Jozefo Stalin
Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov kaj Richard Nixon, 1959
Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov John F. Kennedy en Vieno, 1961

Interalie Ĥruŝĉov iniciatis reformojn de la lega sistemo, plibonigis rilatojn kun kapitalismaj landoj (kaj malbonigis rilatojn kun Ĉinio ĝis preskaŭ milito dum la nomita Ĉina-sovetia disiĝo), amnestiis plejparton de la politikaj malliberigitoj. Grandan enlandan famon al li donis la unua programo pri konstruado de loĝejoj (ĉefe kvinetaĝaj domoj kun malgrandaj apartamentoj) kaj liberigo de viktimoj sub la reĝimo de Stalin (vidu Granda purigo kaj Gulago).

Kelkaj reformoj de Ĥruŝĉov estis tro aŭdacaj kaj fiaskis pro sia neellaboriteco. Ekzemple, post vizito al Usono li ege ekŝatis ideon pri kultivado de maizo, rezulte de kio oni komencis kreskigi maizon eĉ en tiel nordaj regionoj kiel KarelioKazaĥio, certe sen granda sukceso. En aliaj regionoj, tamen, maizo estis bona trovo por manĝigi bruton kaj produkti maizaĵojn por nutra industrio.

Li planis eĉ pliajn reformojn kaj novan konstitucion, laŭ kiu, interalie, okazus divido de partio kaj ŝtato, enkonduko de parte merkataj ekonomiaj mekanismoj ks. Li ne sukcesis fari ĉion ĉi, ĉar kunveno de la Centra Komitato deprenis lin de ĉiuj postenoj pretekste de lia malbona sanstato. Tiel Ĥruŝĉov iĝis unu el du sovetiaj gvidantoj, kies fino de regado ne koincidis kun la morto (la dua estas Miĥail Gorbaĉov).

Diskursoj

Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj (1956)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj.

Unu el liaj famaj paroladoj estas parolado en la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio en 1956. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis la diktaturojn kaj krimojn sub la regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub la Stalinismo. Poste tiu parolado simboligis la komencon de lapolitika degelo en Sovetunio.

Parolado en UN (1956)

Fama okazo dum la regado de Ĥruŝĉov estis lia parolado antaŭ UN en 1960, en kiu li ŝajnigas perdi la memregon, demetas sian ŝuon, kaj frapas per ĝi sur la katedro. Tiu "perdo de memrego" tamen estis tute planita. Li estis eĉ kunportinta 3an ŝuon por sia mistifiko. La mesaĝo estis "Se mi tiel facile perdas la memregon, atentu! Mi eble perdos same facile la memregon kaj puŝos la ruĝan butonon de la nukleaj armiloj".[1]

Ĥruŝĉov kaj Esperanto

Ĥruŝĉov partoprenis la eldonon de "Esperanto en bildo", serio de 12 poŝtkartoj eldonitaj fare de la Akademio de Sciencoj de la SSSR en 1957, kiu estis kreita por popularigi Esperanton kaj plibonigi la rilatojn inter Sovetio kaj la Esperanto-movado. En unu el la poŝtkartoj, Ĥruŝĉov aperas kune kun aliaj sovetaj politikistoj kaj figuroj, kaj estas skribite Esperanto-saluto "Saluton al la tutmondo en la internacia lingvo Esperanto!".

Referencoj

Vidu ankaŭ