Annecy

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Annecy (stacidomo).

Annecy, en esperanto Anecio[1] (uzatas ankaŭ Anci'[2]), estas sudorient-francia komunumo kaj urbo, kuŝanta ĉe la norda pinto de lago 27 km² granda : la Anecia Lago . Ĝi situas en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj kaj estas la prefektejo de la departemento Haute-Savoie. Fine de 2021 en la urbo vivis 131 715 loĝantoj, pro la disvastiĝo de Annecy inkludante la kvin ĉirkaŭajn komunumojn: Annecy-le-Vieux, Cran-Gevrier, Meythet, Pringy kaj Seynod. En 2012 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Annecy
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou.
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou.
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou.
komunumo en Francio • urbego

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
StatusoUrbo
LandoFrancio
RegionoAŭvernjo-Rodano-Alpoj
DepartementoHaute-Savoie
(prefektejo)
ArondismentoAnnecy
(ĉefurbo)
KantonoĈefurbo de 3 kantonoj
ĜemelurbojCheltenham (Britio); Bayreuth (Germanio); Vicenza (Italio)
INSEE kodo74010 [+]
Poŝtkodo74000. 74370, 74600, 74940, 74960
Kodo laŭ INSEE74010
Retpaĝarohttp://www.ville-annecy.fr/
Politiko
Urbestros-ro François Astorg
2020-2026
Demografio
Loĝantaro131 715  (2021)
Loĝdenso3 695 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 6° 8′ O (mapo)45.8991666666676.129444444444445° 54′ N, 6° 8′ O (mapo)
Altode 418 al 926 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo13,75 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Annecy (Annecy)
Annecy (Annecy)
DEC
Annecy
Annecy
Situo de Annecy
Annecy (Francio)
Annecy (Francio)
DEC
Annecy
Annecy
Situo de Annecy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Annecy [+]
vdr

Heraldiko

"El gorĝo kun truto el arĝento bende metita."


Vidindaĵoj

la urbodomo
urbocentre

En la urbo troviĝas malfrugotika katedralo Saint-Pierre el la 16-a jarcento, kiu estas kun la kastelo de Annecy klasifikita Historia Monumento de Francio.

Ekonomio

Gravas en la ekonomia vivo la metal-, teksaĵ-, ledo-, nutraĵ-, kaj lignoindustrio. La urbon superas mezepoka kastelo sur monteto en la urba centro.

Krom tio la urbo estas aera kuracejo kiel la partnerkomunumoj de Bayreuth kaj la angla Cheltenham.

Sporto / Kulturo

En 1997 okazis tie la junulara mondĉampioneco en malpeza atletiko. La urbo kandidatis por la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2014.

En la urbo okazas la Anecia Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj, kiun gajnis en 2005 la hungara animacia filmo Nyócker.

Esperanto

Ĉe la lago estas originala esperantlingva bildstrio de Serĝo Sir' kiu humure kaj ironie kronikas la ĉiutagan vivon de du Ancianinoj esperantistaj (patrino kaj filino). Ĝi estas kompilo de ĉirkaŭ 70 duonpaĝaj epizodoj, kiuj felietone aperadis en la revuo de SAT-Amikaro, La Sago, inter ĝiaj numeroj 2 kaj 94.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

Notoj

strato Carnot
la malnova kvartalo