Antal Esterházy

Grafo Antal Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Antal estis hungara militestro. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai.

Antal Esterházy
Persona informo
Naskiĝo3-an de februaro 1676 (1676-02-03)
en Galanta
Morto8-an de aŭgusto 1722 (1722-08-08) (46-jaraĝa)
en Tekirdağ
Lingvojhungaragermana
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroFranz Graf Esterházy von Galántha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoKatalin Thököly (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)ojJózsef Esterházy kaj Franz Graf Esterházy von Galántha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanoBálint József Esterházy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposoldato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Tombo interalie de Antal Esterházy

Antal Esterházy [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1676. Li mortis la 8-an de aŭgusto 1722 en Osmana Imperio en Tekirdag.

Biografio

Antal Esterházy edziĝis en 1695, sed en la sekva jaro li vidviĝis, tial li denove edziĝis en 1701. Li frue aliĝis al armeo de Habsburgoj, en 1697 li atingis la rangon kapitano batalanta kontraŭ la turkoj. En 1698 li estis militkaptito. En 1703 li estis elektita departementestro. En la sama jaro komenciĝis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, komence li batalis kontraŭ Rákóczi. En 1704 li aliĝis al stabo de Rákóczi. Li batalis precipe en Transdanubio, foje li atingis defendajn murojn de Vieno. Antaŭ falo de la liberecbatalo li iris al Pollando. En 1717 kune kun tataroj li atakis Transilvanion, sed li malvenkis. Li fuĝis al kortumo de Rákóczi, kie li mortis pro epidemio. Li estis reentombigita en 1906 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

Fontoj