Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Anton Günther II. von Schwarzburg-Sondershausen zu Arnstadt | ||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1653 (1653-10-10) en Sondershausen | |
Morto | 20-an de decembro 1716 (1716-12-20) (63-jaraĝa) en Arnstadt | |
Familio | ||
Dinastio | House of Schwarzburg vd | |
Patro | Anton Günther I, Count of Schwarzburg-Sondershausen vd | |
Patrino | Maria Magdalena de Birkenfeld vd | |
Gefratoj | Christian William I, Prince of Schwarzburg-Sondershausen vd | |
Edz(in)o | Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Grafo Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt, germane Anton Günther II. von Schwarzburg-Sondershausen zu Arnstadt, (1653 - 1716) estis de 1681-1716 reganto en Arnstadt. Li regis super Schwarzburg-Arnstadt, kiu estis mallongdaŭra subdivido de la graflando, poste princlando, Schwarzburg-Sondershausen. Ĝi estiĝis per heredo-divido de la graflando inter li kaj lia frato, kaj reunuiĝis post lia morto kun la alia parto. Lia edzino (poste vidvino) estis Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel.
Li reorganizis la administradon, la gildojn, la sanajn servojn kaj la policon kaj metis ĉion sub la grafa observado.
Sciencoj kaj artoj (ankaŭ teatra) flegitis sur tre alta nivelo. Pro sia aparte granda ŝato de muziko li iĝis mecenato por la tuta kultura vivo de la urbo kun ĝia 3.800 loĝantoj. Kiel kolektanto pasia li posedis monerkolekton ampleksan, multajn pentraĵojn kaj bibliotekon.
Pilieroj de la muzika vivo ĉirkaŭ 1700 estis la eklezia kaj la urba/kortega. En la urboj ofte lernejaj korusoj transprenis la rolon de eklezimuziktrupoj (tiel ankaŭ en Arnstadt: la Choro Musico kaj Kurrende). En la horartabuloj de la lernejoj muziko ege gravis.
Gravaj artistoj estis en Arnstadt, ekz: