Araŭo (distrikto)


La distrikto Araŭo (germane Bezirk Aarau) estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 67616 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas Araŭo.

Araŭo
Blazono de Araŭo
Rivero Aro apud Araŭo
Mapo de la distrikto Araŭo
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
ĈeflokoAraŭo
Koordinatoj 47° 23′ N 8° 2′ O / 47.383 °N, 8.033 °O / 47.383; 8.033 (mapo) 8° 2′ O / 47.383 °N, 8.033 °O / 47.383; 8.033 (mapo)
Nombro de loĝantoj67616(2007-12-31)
Areo104,47 km²
Loĝantardenseco647,23 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1901
v • d • r

Geografio

La distrikto Araŭo situas sude de la Svisa Ĵuraso kaj kongruas pli-malpli kun la aglomeraĵo de la distriktĉefurbo Araŭo. Ĝi havas areon de 104,47 km². Meze tra la distrikto fluas de oriento al okcidento la rivero Aro.

Najbaraj distriktoj

La disktrikto Araŭo limas en nordo al la distrikto Laufenburg, en oriento al la distrikto Brugg kaj la distrikto Lencburgo, en sudo al la distrikto Kulm kaj la distrikto Zofingo, kaj en okcidento al la distrikto Olten kaj la distrikto Gösgen ambaŭ en Kantono Soloturno.

Trafiko

Tra la distrikto Araŭo pasas la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Olten kun la regiona fervojlininodo Araŭo, de kie eliras diversaj trajnlinioj al ĉiuj direktoj. Tra la distrikto ankaŭ pasas la nacia aŭtoŝoseo CH-A1 de Berno al Zuriko.

Loĝantaro

Evoluo de la loĝantaro en la distrikto Araŭo

Precipe pro ĝia bona trafika situ en la Svisa Mezlando en la triangulo inter la la urboj Bazelo, Zuriko kaj Berno, la loĝantaro de la distrikto Araŭo same kiel la loĝantaro de la tuta kantono konstante kreskis. Nur en la 1970-aj jaroj estis mallonga stagna periodo. Ek de 1980 tamen denove la kresko estis konstanta.

Komunumoj de la distrikto Araŭo

La distrikto Araŭo konsistas el la sekvantaj 12 komunumoj (stato 1-a de januaro 2010):

BlazonoNomoLoĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Araŭo19'167
(2010-01-01)
12.344001
Biberstein13164.104002
Buchs62835.364003
Densbüren72212.524004
Erlinsbach34689.874005
Gränichen645817.214006
Hirschthal13923.534007
Küttigen540111.894008
Muhen33207.034009
Oberentfelden71637.164010
Suhr939710.594012
Unterentfelden37932.874013
Totale (13)67'616104.471901

Eksaj komunumoj

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Rohr estis kunigita la kantonĉefurbo Araŭo kaj tiel ĉesis ekzisti kiel propra komunumo.

BlazonoNomoLoĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Rohr31123.404011

Eksteraj ligiloj