Saltu al enhavo

Laufenburg (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Laufenburg)
Distrikto Laufenburg
Blazono de Laufenburg
Laufenburg
Mapo de la distrikto Laufenburg
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
ĈeflokoLaufenburg
Geografia situo646022 / 266766 (mapo)47.558.0547° 33′ N, 8° 3′ O; CH1903: 646022 / 266766 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj28254  (2007-12-31)
Areo125,57 km²
Loĝantardenseco225,01 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1906
vdr

La distrikto Laufenburg estas administra unuo de Kantono Argovio en Svislando, kies ĉefurbo estas la samnoma historia urbeto Laufenburg.

Geografioredakti fonton

La distrikto Laufenburg situas norde de la Argovia Ĵuraso kaj konsistas plejparte el la tiel nomita Frickvalo, kies ekonomia centro estas la aglomeraĵo de la komunumo Frick.

Trafikoredakti fonton

Tra Laufenburg unuflanke pasas la grava fervojlinio de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko kaj aliflanke la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj sude de la Rejno de Bazelo tra Laufenburg al Eglisau, la liniparto inter la urboj Laufenburg kaj Koblenz tamen ek de 1994 estas uzata nur por vartrafiko, ĉar paralele sur la germana flanko de la Rejno ekzistas ankaŭ germana fervojlinio. La fajna distribuo ĉefe baziĝas sur diversaj poŝtaŭtolinioj.

La nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo al Zuriko pasas la distrikton kaj konektas ĝin al la svisa nacia aŭtoŝosereto.

Historioredakti fonton

En mezepoko la hodiaŭa distrikto estis habsburga grafejo. Post la formorto de la familia branĉo Habsburg-Laufenburg la grafejo fariĝis parta de la aŭstra familia branĉo kaj tiam la Grafejo Laufenburg alinomiĝis al Senjorujo Laufenburg. Ĝis 1797 la Senjorujo Laufenburg restis aŭstra kaj tiam estis okupita de la trupoj de Napoleono. En la jaro 1802 ĝi estis integrita al la Helveta Respubliko kaj fariĝis en la jaro 1803 distrikto de la tiam fondita Kantono Argovio.

Komunumoj de la distrikto Laufenburgredakti fonton

La distrikto Laufenburg konsistas aktuale (2010) el 18 politikaj komunumoj. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 okazis la kunigo de la komunumoj Etzgen, Hottwil, Mettau, Oberhofen kaj Wil al la nova komunumo Mettauertal (la teritorio de la komunumo Hottwil ĝis tiam apartenis al la distrikto Brugg). Samtempe Sulz integriĝis al la distriktĉefurbo Laufenburg kaj Ittenthal integriĝis al Kaisten.

BlazonoNomoLoĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
EikenEiken19567.074161
FrickFrick46759.964163
GansingenGansingen9498.774164
Gipf-OberfrickGipf-Oberfrick318610.174165
HerznachHerznach12866.264166
HornussenHornussen8537.274167
KaistenKaisten251818.114169
LaufenburgLaufenburg321214.494170
MettauertalMettauertal192921.564184
MünchwilenMünchwilen7012.474172
OberhofOberhof5698.204173
OeschgenOeschgen8694.384175
SchwaderlochSchwaderloch6842.774176
SisselnSisseln13652.524177
UekenUeken8465.104179
WittnauWittnau110811.254181
WölflinswilWölflinswil8729.514182
ZeihenZeihen9496.874183
Totale (18)28'713156.371906

Eksteraj ligilojredakti fonton

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov