Berno

ĉefurbo de Svislando
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por kantono rigardu la paĝon Kantono Berno.

Berno (germane Bern, france Berne [beĥn], itale kaj romanĉe Berna) estas Federacia urbo de Svislando kaj la ĉefurbo de la samnoma kantono. En la urbo vivas 128 153 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007). Ek de 1983 la malnova urbocentro de Berno estas monda heredaĵo de UNESKO.

Panorama vido de la malnova urbo
Panorama vido de la malnova urbo
07° 26′ 19″ O / 46.95111 °N, 7.43861 °O / 46.95111; 7.43861 (mapo)
Berno
france Berne, germane Bern, itale Berna
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Bern
ŜtatoSvislando Svislando
KantonoBerno
DistriktoBerno (ĝis 2009)
Administra distriktoBerno-Mezlando (ekde 2010)
Historiaj regionoj
MontaroBernaj Alpoj
MuzeoZentrum Paul Klee
RiveroAro
SituoBerno
 - alteco542 m s. m.
 - koordinatoj46° 57′ 04″ N 07° 26′ 19″ O / 46.95111 °N, 7.43861 °O / 46.95111; 7.43861 (mapo)
Plej alta punkto
 - situoGurten
 - alteco864 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situorivero Aro
 - alteco480 m s. m.
Areo51,60 km² (5 160 ha)
Loĝantaro128 153 (2007)
Denseco2 483,59 loĝ./km²
Fondo1191
UrbestroAlec von Graffenried


(ekde 2017)

HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo3000–3030
Telefona antaŭkodo0351
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
NomoMalnova Urbo
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1983 (#7)
Numero267
RegionoEŭropo
Kriteriojiii
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Svislando
Situo enkadre de Svislando
Situo enkadre de Svislando
Mapo de Berno
Mapo de Berno
Mapo de Berno
Vikimedia Komunejo: Bern
Retpaĝo: www.bern.ch
Map
Monda heredaĵo de UNESKO

Federacia urbo

Atentu erare oni diras ofte, ke la urbo Berno estas la ĉefurbo de Svislando. Sed tio estas malkorekta. Svislando laŭkonstitucie entute ne havas ĉefurbon, ĉar ĉiuj kantonoj estas egalrajtaj. Ĉar en Berno estas la konstanta sidejo de la svisa parlamento oni parolas pri la Federacia urbo. Aliaj federaciaj instancoj troviĝas en Laŭzano (Svisa Federacia Tribunalo, Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano), en Zuriko (Svisa Nacia Muzeo, Svisa Nacia Banko, Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko), en Belinzono (Svisa Federacia Puntribunalo), en Bazelo (Svisa Supera Dogandirekcio).

Geografio

Berno situas je la bordo de la rivero Aro kiu meandrumas ĉirkaŭ Berno. Tiu riverkurbo donis en mezepoko naturan protekton al la urbo. Ja altakvo tamen la ĉeriverbordaj kvartaloj de Berno ankaŭ regule inundiĝas. La urbo kaj komunumo Berno konsistas el la urbodistrikto kun la kvartaloj Länggasse-Felsenau, Mattenhof-Weissenbühl, Kirchenfeld-Schosshalde, Breitenrain-Lorraine kaj Bümpliz-Oberbottigen.

Historio

Berno estis fondita en la jaro 1191 de la Grafoj de Zähringen. La mezepoka urbo Berno estis regita de nobelaj kaj ekonomie sukcesaj familioj. Iom post iom Berno akris la senjorujojn en ĝia ĉirkaŭo kaj fariĝis potenca kaj influohava urboŝtato. En la jaro 1353 la urbo Berno alianciĝis al la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1919 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Bümplitz estis atribuita al la urbo Berno.

En Berno loĝis multaj rifuĝintoj el autokrataj ŝtatoj de Eŭropo inter 1933 kaj 1945. La judo Albert Einstein ekzemple laboris en patentoficejo. Ankau dumtempe loĝis tie revoluciulo Vladimir Iljiĉ Lenin. Li partoprenis en la Konferenco de Zimmerwald, kantono Berno en Septembro 1915 kaj en la Konferenco de Kiental en Aprilo 1916,[1]

Sidejo de internaciaj organizaĵoj

Inter aliaj gravaj internaciaj organizaĵoj en Berno troviĝas la ĉefaj sidejoj de la Universala Poŝta Unio, de la Unio Internacia de Asocioj de Alpismo kaj aliaj.

Kulturo

Monda kultura heredaĵo de Unesko

La molnova urboparto estis deklarita Monda kultura heredaĵo de Unesko en 1983 pro ĝia kompakta kaj ĝenerale nerompita mezepoka kerno kiu estas bonega ekzemplo de integriĝo de la moderna mondo en mezepokan urbon. Multaj konstruaĵoj en la Malnova Urbo estis nomumitaj kiel svisaj kulturaj posedaĵoj de nacia signifo, same kiel la tuta Malnova Urbo.

Esperanto en Berno

En Berno okazis la Universala Kongreso en 1913, en 1939 kaj 1947. La Svisa Esperanto-Societo havis la sidejon longan tempon en Berno.

La Esperanto-Societo Berno estis fondita la 21-an de marto 1906 fare de Josef Feierabend. [2]

En 2001 kaj 2008 Berno gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

En 2022 renaskiĝis Berna Esperanto-Klubo.

Turismaj informiloj pri Berno en Esperanto

Berna Alpfervojo . Bern-Lötschberg-Simplon, 1923? 16p. Ilustrita.

Vidindaĵoj

Servoj

Famuloj

En Berno naskiĝis:

En Berno mortis:

Partneraj urboj

Inter la partnerurboj estas:

Bildgalerio

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de la urbo Berno

(de, fr, it) Berno en la historia leksikono de Svislando