Ariccia

komunumo de Italio

Ariccia - prononco [ARIĉja] - estas komunumo de centra Italio, ĉirkaŭ 25 km sude de Romo. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 17 987 loĝantoj sur areo de 18,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 968 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta sankta Apollonia de Aleksandrio, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Ariccia
Ariccia
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Latio
ProvincoRM Romo
Geografia situo, 12° 40′ O (mapo)41.71666666666712.66666666666741° 43′ N, 12° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo412 m
Areo18,6 km²
Loĝantaro17 987 (2023)
Loĝdenso968 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojAlbano Laziale, Aprilia (LT), Ardea, Genzano di Roma, Lanuvio, Nemi kaj Rocca di Papa
Patronosankta Apollonia
Festa tago9-a de februaro
Nomo de loĝantojariccini (itale); aricciaroli (dialekte)
Poŝtkodo00040
Imposta kodoA401
Kodo laŭ ISTAT058009
Telefona prefikso06
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr
la kirko ĉielenpreno de Maria en Ariccia

Najbaras la komunumoj Albano Laziale, Aprilia (LT), Ardea, Genzano di Roma, Lanuvio, Nemi kaj Rocca di Papa.

Historio

Antikve, la urbeto, en la sama loko de la nuntempa urbeto, nomiĝis Aricia. Verŝajne ĝi jam ĉeestis antaŭ la naskiĝo de Romo. Laŭ iuj romiaj historiistoj ĝi estis fondita de la greko Arĥiloĥos el Sicilio. Aliaj antikvaj verkistoj deklaris ke ĝi estis fondita de la filo de Teseo, la mita fondinto de Ateno. Sed la naskiĝjaro de Aricia ne estas konata.

En la jaro 505 antaŭ nia erao grava batalo okazis apud Aricia inter etruskoj kontraŭ romanoj, latinoj kaj grekoj el Kuma; la etruskoj malvenkis.

Aricia estis apud la Via Appia, la vojo de Romo ĝis Brindizio. La antikva Via Appia pasis en la valo sub la urbeto. Hodiaŭ estas nuntempa vojo kiu nomiĝas same sed pasas tra la centro de Ariccia.

En 1223 Ariccia, kiu dum la Mezepoko iĝis tre malgranda vilaĝo, estis vendita al la papo Honorio la 3-a.

En 1870 Ariccia, kun Romo, iĝis parto de la Reĝlando Italio, kreita 9 jarojn antaŭe.

Geografio

Ariccia situas sur la rando de malnova vulkana kratero, ĉirkaŭ je 400 m super la mara nivelo.

Eksteraj ligiloj

komunuma impreso