Arlanzón (Burgos)

Arlanzón [arlanZON] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. Ĝi estas ĉe la samnoma rivero.

Arlanzón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo09199
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro431  (2023) [+]
Loĝdenso6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 27′ U (mapo)42.322777777778-3.4580555555556 [+]
Alto999 m [+]
Areo77,74 km² (7 774 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Arlanzón (Provinco Burgoso)
Arlanzón (Provinco Burgoso)
DEC
Arlanzón
Arlanzón
Situo de Arlanzón
Arlanzón (Hispanio)
Arlanzón (Hispanio)
DEC
Arlanzón
Arlanzón
Situo de Arlanzón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arlanzón [+]
vdr

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Preĝejo de Santovenia de Oca.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 221 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 20 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la bordo de la rivero Arlanzón. La municipo enhavas kvar submunicipojn, nome Agés, Galarde, Santovenia de Oca kaj Zalduendo, unu kvartalon, Villalbura kaj la lokon Villamórico.

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Dum la Mezepoko la municipo estis loĝata de eŭskoj kaj en la 12-a jarcento, ĉe la bazaroj de Arlanzón oni petis al la kastilia reĝo rajton paroli en eŭska. La nomo, en la Poema de Mio Cid, estis literumita «Arlançón».

Arlanzón formis parton de la partido de Juarros en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. Ĝi estis abatlando de la Monaĥejo de Huelgas kies abatino nomumis ordinaran urbestron.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj produktado de fromaĝo). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.

Bildoj

Vidu ankaŭ

Notoj