Eŭska lingvo

nehindeŭropa lingvo parolata de eŭskoj en Francio kaj Hispanio
(Alidirektita el Eŭska)

La eŭska lingvo (propralingve: euskara), baskavaska lingvo,[1] estas lingvo parolata de eŭskoj en Eŭskio, regiono de nordorienta Hispanio kaj sudokcidenta Francio. Lingvistoj kredas, ke la eŭska estas izolita lingvo aŭ pli klare senparenca lingvo, do ke neniu alia lingvo estas en la sama lingva familio kun ĝi.

Eŭska lingvo
Euskara
Mapo
moderna lingvo • lingvo
vaska lingvaro • sud-Eŭropaj lingvoj
Parolata en"Eŭskio": Hispanio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Navaro), Francio (Nord-Eŭskio en Pyrénées-Atlantiques) kaj diaspore ĉefe en Meksiko, Argentino kaj Usono
Parolantoj~ 900 000
Denaskaj parolantojinter 700.000 kaj 800.000
Fremdlingvo / dua lingvo porpli ol 200.000
Skribolatina
Lingvistika klasifiko
Izolita lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enEŭska Aŭtonoma Komunumo kaj Navaro (Hispanio)
Reguligita deReĝa akademio de la eŭska lingvo (Euskaltzaindia)
Lingva statuso2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1eu
  ISO 639-2baq/eus
  ISO 639-3eus
  SILdiversaj
  Glottologbasq1248
Angla nomoBasque
Franca nomobasque
Vikipedio
vdr
La Patro Nia:

Gure Aita, zeruetan zarena:
santu izan bedi zure Izena,
etor bedi zure erreinua,
egin bedi zure nahia,
zeruan bezala lurrean ere.
Emaiguzu gaur
egun hontako ogia;
barkatu gure zorrak,
guk ere gure zordunei
barkatzen diegunez gero;
eta ez gu tentaldira eraman,
baina atera gaitzazu gaitzetik.

Laŭ la censo de 1991, la eŭska havas 660 000 denaskajn parolantojn (plejparte dulingvajn)[2]. El tiuj 500 000 loĝas en la parto de Eŭskio, kiu apartenas al Hispanio. Ankaŭ estas sufiĉe multaj denaskaj eŭsk-parolantoj ekster Eŭskio, tiel ke la tuta nombro de denaskaj parolantoj eble eĉ atingas 800 000.

Historio

Antikvo

Malsimile al la plejmulto da lingvoj en Eŭropo, la eŭska ne estas hindeŭropa lingvo, kaj nuntempe ne ekzistas konata lingvo parenca je ĝi. Praformo de la eŭska ekzistis en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ofte ĝi estas nomata "la plej antikva lingvo de Eŭropo".

Lingvistoj ne konsentas pri ĝia origino. Pli modernaj hipotezoj ligis ĝin al iu el kaŭkaziaj lingvoj aŭ al la Ibera lingvo. Kvankam lingvistoj kapablas legi sed ne kompreni la iberan, ili rimarkis kelkajn trajtojn kaj radikojn similajn, sed ne certas, ĉu la kaŭzo estas parenceco aŭ najbareco.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭskiberismo.

Ankaŭ kartveloj nomas sin "iberoj" kaj opinias ke kartvela kaj eŭska lingvoj estas parencaj, kun komuna origino en norda parto de Afriko antaŭ kelkmil jaroj. Malgraŭ klopodoj neniam eblis trovi verajn paralelojn inter la kartvela kaj la eŭska, escepte hazardaj kiel la uzado de ergativaj konstruaĵoj.

Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva Akvitanio registritaj de la Romianoj estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Lingvisto Larry Trask[3] studis la menciitajn kaj aliajn hipotezajn parencojn kaj konkludis ke la nura konata parenco estas la akvitana lingvo. Laŭ unu teorio, la praeŭska estis parolata plurloke en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.

Kiam alvenis Romiaj koloniistoj al Iberio kaj Gaŭlio, la Eŭskoj jam dum pluraj jarcentoj estis najbarantaj la unuajn hindeŭropanojn, nome Keltojn. Tamen tiuj lasis malmultege da trajtoj en la Eŭska lingvo.

Mezepoko

Dum la eka Mezepoko, ĝia parolantaro etendiĝis orienten laŭ Pireneoj kaj suden en Rioĥo. Probable ankoraŭ restis parolantaro en Akvitanio.

Ĝi interefikis kun samteritoriaj latina, hispana, gaskona kaj okcitana lingvoj (la Franca ankoraŭ ne uzatis en suda Francio). Antaŭ la kristana rekonkero de Iberio ĝi ankaŭ kontaktetis kun lingvoj araba, mozaraba kaj hebrea. Lingvistoj hipotezas, ke la kvinvokala fonemaro de la hispana lingvo estas influo de la eŭska. De la esplorado de Louis Lucien Bonaparte, oni agnoskas plurajn dialektojn: biskaja, gipuska, Lapurda, malsupra navara, supraj navaraj.

La unua teksto trovata eŭske estas mezepokaj glosoj inter latinaj linioj en monaĥejo San Millán de Yuso (San Millán de la Cogolla, Rioĥo).

Moderna epoko

La unua longa verkaĵo estas Linguae Vasconum Primitiae (16-a jarcento), goliardeca libro de pastro Beñat ETXEPARE. Dum Renesanco, burĝoj de Baiona kaj Protestantoj pelis la presadon de eŭskaj libroj. En la postaj jarcentoj, la lingvo restis kampara afero, kaj urbanoj kaj kleruloj preferis ĉu la hispanan ĉu la francan. La katolika eklezio predikis per ĝi. Dum jarcentoj, la malmultaj postrestantaj eŭsklingvaj libroj estis nur religiaj.

La unua plena gramatiko aperis en 1729.

Nuntempa epoko

Eŭskaj dialektoj

La unua ĵurnalo eŭsklingva aperis en San-Francisko inter migrintoj.

Fine de 19-a jarcento, la lingvo iĝis simbolo por Eŭska naciismo. Sabino Arana elpensis ortografion kaj multajn neologismojn por anstataŭi la latinidaĵojn. El tiu, restas ĉefe personnomoj kaj vortoj pri naciismaj konceptoj.

Nuntempe, ĝi estas kunoficiala lingvo en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj partoj de Navaro, sub protekto de Hispana Konstitucio de 1978. Eŭska televido dediĉas kanalon al ĝi, kaj pluraj radiostacioj elsendas muzikon kaj novaĵojn eŭske. Akademio (Euskaltzaindia) kreis komunan kleran dialekton (euskara batua, "unuigita eŭska lingvo", moknome euskeranto) baze je gipuska dialekto. Tamen, plimulto da eŭskoj ne komprenas la eŭskan, kaj pluraj nur pasive aŭ hejme uzas ĝin. Praktike, ĉiu eŭskiano parolas aŭ la hispanan aŭ la francan.

Dum la diktaturo de Francisco Franco la Eŭska estis kontraŭleĝigita en Hispanio. Bizaraj metodoj estis uzataj en provo tute forviŝi ĝin, ĉar ĝi estis konsiderita minaco kontraŭ la unueco de la Hispana ŝtato. Interalie, se infanoj parolis ĝin lerneje, ili ricevis punon. Rezulte de tio, tuta generacio estis hispanigita, kaj nur subtera movado vivtenadis la lingvon. Post la reĝima ŝanĝo, la Eŭska "ekfloris", kaj abundo da literaturo, muziko, kaj eĉ filmoj ekaperadis. Ĉiukaze, la denaska parolantaro daŭre malkreskis, kaj nur la futuro povos montri, ĉu la lastjara laborego de diversaj Eŭskaj organizoj sufiĉos por bremsi tiun evoluon. Certas, ke nun pli multaj homoj ol iam antaŭe lernadas la Eŭskan, kaj multaj el ili jam fariĝis euskaldunberriak - "novaj" eŭsklingvanoj.

La regiono aperanta supre (ruĝe)ne reprezentas la realon. Se ni volus reprezenti la lokon kie oni parolas denaske la eŭskan, la teritorio estus kvinono maksimume rilate al tiu de la raporto.La Eŭska Aŭtonoma Komunumo enhavas tri provincojn: Biskajo, Gipusko kaj Alavo. Gipusko estas la provinco kie la eŭska estas pli disvastigita. En la okcidenta duono de Biskajo, samkiel en la plej parto de Alavo, la plimulto ne parolas la eŭskan. Aliflanke, Alavo ĉirkaŭas grandan teritorion nomata Condado de Treviño apartenanta al la Kastilia Komunumo.Pri la komunumo ĉartrajta Navaro, nur en la nordokcidenta parto la eŭska estas gepatra lingvo.Ekzistas pluraj versioj de eŭska en diversaj zonoj, kio okazigas miskomprenojn inter la eŭskparolantoj men. En 1968 la "batua" (unuigita lingvo) estis kreita.

La eŭska elparolo

La Eŭska alfabeto havas la sekvajn literojn:

  • Vokaloj: A, E, I, O kaj U. Ĉiujn oni prononcas kiel esperante.
    • En la Zubera dialekto ekzistas plia vokalo: Ü, kiun oni elparolas kiel la franca U - ĝi estas anstataŭita de U en aliaj dialektoj.
  • Konsonantoj: B, D, F, G, H, J, K, L, M, N, P, R, T oni prononcas kiel esperante.
    • DD reprezentas moligitan D. (iom simila al hungara gy kaj rusa дь).
    • H prononcas oni nur en Nord-Eŭskio.
    • J oni prononcas kiel esperanta Ĥ en Sud-Eŭskio, kiel J en Nord-Eŭskio kaj kiel Ĵ en Zubera dialekto[4].
    • LL oni prononcas kiel hispana LL.
    • IN oni prononcas kiel hispana Ñ.
    • R oni prononcas forte antaŭ konsonanto, malforte antaŭ vokalo - povas okazi konfuzo en vortfino, kie ĝi reprezentu aŭ RRR, kiuj fakte estas du apartaj fonemoj.
    • S oni prononcas meze inter esperantaj S kaj Ŝ.
    • TS reprezentas kombinon de T kaj S.
    • TT reprezentas moligitan T. (iom simila al hungara ty kaj rusa ть).
    • TX reprezentas kombinon de T kaj X kaj prononcatas kiel esperanta Ĉ.
    • TZ reprezentas kombinon de T kaj Z kaj prononcatas kiel esperanta C.
    • X oni prononcas kiel esperanta Ŝ.
    • Z oni prononcas kiel (senvoĉa!) S tuj malantaŭ la dentoj. En kelkaj variantoj de la eŭska la tradicia diferenco inter S kaj Z (kaj TS kaj TZ) malaperis.

(Noto: Mankas klarigi la elparolon de TS kaj la elparolaj ŝanĝoj.)

Gramatiko

Nuntempe, granda parto el la vortokvanto estas latiniddevena. Tamen la kerno de la vortostoko restas nehindeŭropa, kion pravigas rigardo je ajna Eŭska teksto; ekzemple: bihotz "koro", buru "kapo", beltz "nigra", egun "tago", hamaika "dek unu", joan "iri", hondartza "strando", itsaso "maro", zakur "hundo", gabe "sen".Ne ekzistas akuzativo, sed ergativa sufikso -k markas la subjekton en objektohavaj frazoj: Gizona dator "La viro venas", sed Gizonak emakumea ikusten du "La viro vidas la virinon". La preferata vortordo estas subjekto objekto verbo, kaj kazojn markas sufiksoj kaj postpozicioj.

La nombrosistemo estas bazita je 20 anstataŭ 10. (Ekz.: 10 hamar, 20 hogei, 30 hogei ta hamar, 130 ehun ta hogei ta hamar). Ankaŭ la franca montras tiajn emojn pro kelta influo.

La vokalaro de la norma dialekto estas la sama kiel en Esperanto. Al la konsonantoj mankas interalie v kaj vortkomenca r: taberna "taverno", irrati "radiostacio". Konsonantkombinoj entute maloftas. Kie Esperanto distingas inter du sonoj S kaj Ŝ (kaj C kaj Ĉ), la Eŭska havas tri: Z (= antaŭdorsa-denta, tio estas, apud-denta s), S (= langopinta-alveola, ne-denta s), X (= ŝ) (kaj ankaŭ afrikatajn TZ, TS, TX). Duoblaj literoj dd, ll, ñ ("nn"), tt reprezentas palataligitajn versiojn de la respektivaj unuopaj literoj.

Substantivoj

La substantivoj uzas substantivan deklinacian sistemon havanta 16-17 (senvivaj substantivoj havas plian deklinacion) Ĉi tiu sistemo distingas nombron kaj difinitecon

Verboj

Verboj de tipo "NOR" (KIU - subjekto)

IZAN estas la unua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR"

EGON, ETORRI, IBILI, JOAN estas kelkaj el la malmultaj plene konjugacieblaj verboj

IZANestasestis
minaiznintzen
vizarazinen
li/ŝi/ĝidazen
nigaraginen
vizaretezineten
ilidiraziren


EGONrestasrestis
minagonengoen
vizaudezeunden
li/ŝi/ĝidagozegoen
nigaudegeunden
vizaudetezeundeten
ilidaudezeuden


ETORRIvenasvenis
minatornentorren
vizatozzentozen
li/ŝi/ĝidatorzetorren
nigatozgentozen
vizatoztezentozten
ilidatozzetozen


IBILImarŝasmarŝis
minabilnenbilen
vizabiltzazenbiltzan
li/ŝi/ĝidabilzebilen
nigabiltzagenbiltzan
vizabiltzatezenbiltzaten
ilidabiltzazebiltzan


JOANirasiris
minoanindoan
vizoazzindoazen
li/ŝi/ĝidoazihoan
nigoazgindoazen
vizoaztezindoazten
ilidoazzihoazen


Verboj de tipo "NOR-NORK" (KIUN-KIU - objekto-subjekto)

EDUKI kaj JAKIN estas eŭskaj verboj konjugacieblaj en "NOR-NORK"

EDUKIposedas ĝinposedas ilinposedis ĝinposedis ilin
midaukatdauzkatneukanneuzkan
vidaukazudauzkazuzeneukanzeneuzkan
li/ŝi/ĝidaukadauzkazeukanzeuzkan
nidaukagudauzkagugeneukangeneuzkan
vidaukazuedauzkazuezeneukatenzeneuzkaten
ilidaukatedauzkatezeukatenzeuzkaten


JAKINscias ĝinscias ilinsciis ĝinsciis ilin
midakitdakizkitnekiennekizkien
vidakizudakizkizuzenekienzenekizkien
li/ŝi/ĝidakidakizkizekienzekizkien
nidakigudakizkigugenekiengenekizkien
vidakizuedakizkizuezenekitenzenekizkiten
ilidakitedakizkitezekitenzekizkiten


Verboj de tipo "NOR-NORK" (KIUN-KIU - objekto-subjekto)

UKAN estas la dua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR-NORK"

UKAN-as min-as vin-as ĝin-as nin-as vin-as ilin
mi zaitutdut zaituztetditut
vinauzu duzugaituzu dituzu
li/ŝi/ĝinauzaitudugaituzaituzteditu
ni zaitugudugu zaituzteguditugu
vinauzue duzuegaituzue dituzue
ilinautezaituztedutegaituztezaituztetedituzte


UKAN-is min-is vin-is ĝin-is nin-is vin-is ilin
mi zintudannuen zintuztedannituen
vininduzun zenuengintuzun zenituen
li/ŝi/ĝininduenzintuenzuengintuenzintuzteenzituen
ni zintugungenuen zintuztegungenituen
vininduzuen zenutengintuzuen zenituzten
ilinindutenzintuztenzutengintuztenzintuztetenzituzten


Verboj de tipo "NOR-NORI-NORK" (KIUN-AL KIU-KIU - objekto-dativo-subjekto)

UKAN estas la dua help-verbo de la eŭska lingvo, ankaŭ konjugaciebla en "NOR-NORI-NORK"

UKAN-as ĝin al mi-as ĝin al vi-as ĝin al li/ŝi/ĝi-as ĝin al ni-as ĝin al vi-as ĝin al ili
mi dizutdiot dizuetdiet
vididazu diozudiguzu diezu
li/ŝi/ĝiditdizudiodigudizuedie
ni dizugudiogu dizuegudiegu
vididazue diozuediguzue diezue
ilididatedizutediotedigutedizuetediete


UKAN-as ilin al mi-as ilin al vi-as ilin al li/ŝi/ĝi-as ilin al ni-as ilin al vi-as ilin al ili
mi dizkizutdizkiot dizkizuetdizkiet
vidizkidazu dizkiozudizkiguzu dizkiezu
li/ŝi/ĝidizkitdizkizudizkiodizkigudizkizuedizkie
ni dizkizugudizkiogu dizkizuegudizkiegu
vidizkidazue dizkiozuedizkiguzue dizkiezue
ilidizkidatedizkizutedizkiotedizkigutedizkizuetedizkiete


UKAN-is ĝin al mi-is ĝin al vi-is ĝin al li/ŝi/ĝi-is ĝin al ni-is ĝin al vi-is ĝin al ili
mi nizunnion nizuennien
vizenidan zenionzenigun zenien
li/ŝi/ĝizidanzizunzionzigunzizuenzien
ni genizungenion genizuengenien
vizenidaten zeniotenzeniguten zenieten
ilizidatenzizutenziotenzigutenzizuetenzieten


UKAN-is ilin al mi-is ilin al vi-is ilin al li/ŝi/ĝi-is ilin al ni-is ilin al vi-is ilin al ili
mi nizkizunnizkion nizkizuennizkien
vizenizkidan zenizkionzenizkigun zenizkien
li/ŝi/ĝizizkidanzizkizunzizkionzizkigunzizkizuenzizkien
ni genizkizungenizkion genizkizuengenizkien
vizenizkidaten zenizkiotenzenizkiguten zenizkieten
ilizizkidatenzizkizutenzizkiotenzizkigutenzizkizuetenzizkieten


Ĉefa fonto : Le Basque Unifié (Initiation) (Euskara Baturako Hastapenak),© Assimil, 1996

Nombroj

Artikoleto "Nova gaela numerala sistemo" de Garbhan MacAoidh aperinta en revuo Monato de Novembro 1993, sciigas nin, ke "la parolataj keltaj lingvoj uzas, en numerado post dek naŭ, ne la decimalan sistemon, sed la pli antikvan bazitan sur la nombro dudek". Ĝi krome atentigas, ke "Spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj ne keltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana, kaj en biblia angla".

Estas interese rimarki, ke ankaŭ la eŭska lingvo uzas tian kalkulsistemon.

Jen la numerala sistemo de la eŭska lingvo :


    10hamar10
   1bat  11hamaika10, ?
   2bi  12hamabi10, 2
   3hiru  13hamahiru10, 3
   4lau  14hamalau10, 4
   5bost  15hamabost10, 5
   6sei  16hamasei10, 6
   7zazpi  17hamazazpi10, 7
   8zortzi  18hamazortzi10, 8
   9bederatzi  19hemeretzi10, 9
  20hogei20
  21hogeita bat20 + 1
  22hogeita bi20 + 2
  23hogeita hiru20 + 3
  24hogeita lau20 + 4
  25hogeita bost20 + 5
  26hogeita sei20 + 6
  27hogeita zazpi20 + 7
  28hogeita zortzi20 + 8
  29hogeita bederatzi20 + 9
  30hogeita hamar20 + 10
  31hogeita hamaika20 + 11
  32hogeita hamabi20 + 12
  33hogeita hamahiru20 + 13
  34hogeita hamalau20 + 14
  35hogeita hamabost20 + 15
  36hogeita hamasei20 + 16
  37hogeita hamazazpi20 + 17
  38hogeita hamazortzi20 + 18
  39hogeita hemeretzi20 + 19
  40berrogei2 x 20
  50berrogeita hamar2 x 20 + 10
  60hirurogei3 x 20
  70hirurogeita hamar3 x 20 + 10
  80laurogei4 x 20
  90laurogeita hamar4 x 20 + 10
 100ehun100
 200berrehun2 x 100
1000mila1000


(Ekzistas dialektaj variantoj, sed la principo estas ĝenerala.)

Tiu kalkulsistemo estas rimarkinde kohera. Nombroj de 11 ĝis 19 uzas radikon "hama", dek, plus aldonan ciferon, similan al tiu de la unua kolumno, krom 11, kiu ŝajne estas formita per aldono de praa formo de cifero unu. Nombroj de 20 ĝis 90 uzas radikon "hogei", kiu povas esti multiplikata per 2 ("berr" = re-), 3 kaj 4. Laŭ-necese, oni aldonas "ta hamar", "ta hamaika", "ta hamabi"... tio estas "kaj 10", "kaj 11", "kaj 12"... Tia kohereco montras lingvan stabilecon, kvazaŭ la sistemo restus senŝanĝa ekde la komenco.

Kiel antaŭ-anoncite, tia kalkulsistemo troviĝas en keltaj kaj kelkaj eŭropaj lingvoj. Kvankam la vortoj estas malsamaj, tio eble montras ian universalecon de la homa pensmaniero aŭ elturniĝemo, kiel kalkuli, kiam ankoraŭ ne ekzistis kalkuliloj kaj komputiloj.

La eŭska kaj ĵargonoj

Pro ĝia aparteco, eŭskaj vortoj estis inkluzivitaj en hispangramatikaj ĵargonoj, kiujn nomadaj laboristoj el pluraj vilaĝoj de Hispanio uzis por kaŝi siajn interparolojn kontraŭ fremduloj. Foje la vortoj ŝanĝis signifon por esti pli nerekoneblaj. Surprizas, ke tiuj vilaĝoj neniam estis en eŭsklingva lando, kaj la migrado de la laboristoj malofte atingis Eŭskion. Ekzemploj de tiaj ĵargonoj estas mingaña ( [minganja], el eŭska mihingaina, "la lango") el Fuentelsaz kaj Milmarcos (Guadalajara), mascuence ( [maskŭense], el hispanlingva vascuence, "eŭska lingvo") kaj gacería [gaseria] el Cantalejo (Segovia).

Muziko

Aŭdeblis kanto en la eŭska (euskara) dum la Eurovision minorities languages 2022[5][6].

Literaturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭsklingva literaturo.

Ekzistas tradukoj en Esperanto de verkoj de:

Eŭskaj vortoj en Esperanto

roko[7], Eŭska (aŭ Vaska), bojno (ĉapspeco), ĉamaro (virina vesto el la jarcentoj 15-a kaj 16-a), zarzuelo (muzikteatro hispania), silueto[8], bizara[9], foruo[10].

Lernolibroj kaj vortaroj por Esperanto-parolantoj


Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj